Babiruso (Babirousa) estas genro de neremaĉantaj Parhufuloj kaj familio de Suedoj, kiuj vivas en Celebeso kaj Molukoj kaj kiuj parencas al la porko. Ĉar ĝi estas la sola specio en la genro, la termino babiruso estas uzata simple por la specio cerva babiruso (Babirussa babyrussaBabirousa babyrussa).

babiruso en muzeo
Babyrousa celebensis map.svg
Babyrousa celebensis map

Ĝi vivas en Orienta Barato, la masklon karakterizas la kurbaj supraj kojnodentoj, kiuj trairas supren la nazan haŭton. La supraj kaj la subaj kojnodentoj forte kurbiĝas malantaŭen kaj la supraj ofte tuŝas preskaŭ la fruntoparton. La femaloj havas nur normalaj kojnodentoj.

Ĝi havas muskolan korpon (longo 88–106 cm), mallongan voston (28–32 cm), raspan, grizetan, preskaŭ senharan haŭton. Ĝi havas la ŝultroalton de 65–80 cm. Ĝi pezas ĉ. 100 kg. La babiruso vivas en densaj ĝangaloj, ĉasas nokte, kuras rapide, naĝas facile. Ĝi nazfosas en grundo de riverbordoj kaj marĉoj por trovi restaĵojn.

Ĉar ĝia viando estas ŝatata, oni ofte ĉasas ĝin.