Bachwoche Ansbach (eo: Bach-semajno je Anbach) estas muzikfestivalo okazanta en Ansbach, kiu sindediĉas al vivo kaj verkaro de Johann Sebastian Bach. La unua Bachwoche okazis en 1947.

Bachwoche Ansbach
muzikfestivalo
Komenco 1947 vd
Lando(j) Germanio vd
Situo Ansbach
Retejo Oficiala retejo
vdr

Festivalejoj estas la oranĝejo en la kortega ĝardeno, la pomposalonego en la markgrafa kastelo same kiel la Johano- kaj Gumberto-preĝejoj. Kelkaj malmtaj koncerto okazas en aliaj salonegoj.

La programon formas tutmondce renomaj muzikistoj; ekzemple en Ansbach ludis Yehudi Menuhin, Gidon Kremer, Mstislav Rostropoviĉ, Ludwig Hoelscher, Ferdinand Leitner kaj Karl Richter. En la pasintaj jaroj gastis ekz. John Eliot Gardiner, Philippe Herreweghe, Ton Koopman, Andreas Staier, Martin Stadtfeld kaj Masaaki Suzuki kun sia Bach Collegium Japan

Historio redakti

En la unua jaro la festivalo okazis ankoraŭ en Pommersfelden. En 1948 la festivalo iris en la plejparte ne militruinigitan Ansbach kun sia palaco; la organizadon prizorgis Carl Weymar el Munkeno. Ekde 1955 ĝis 1964 Karl Richter direktis la Bach-semajnon, ĝis 1979 Rudolf Hetzer estis arta direktoro. Dum lia tempo okazis la ŝanĝo al dujara vico. Lin sekvis Hans Georg Schäfer, studinta pianisto kaj komponisto. Sub estrino Lotte Thaler (2001-2005) ĉiu Bachwoche ekhavis teman pezocentron. Porinfanaj kaj ĵazaj koncertoj altigis la allogon de la festivalo. Ekde printempo 2006 Andreas Bomba estas direktoro kaj intendanto. Li direktis la Bach-semajnon en la 60-jaran jubileon en 2007. Bachwoche Ansbach estas en Germanujo la plej malnova muzikfestivalo sur konstanta loko kun la muziko de Johann Sebastian Bach kiel pezocentro.

Bachwoche Ansbach intertempe povas rerigardi sur pli ol 60 jarojn da historio. Ĝi ekestis fakte el nenio – el la ruinoj kaj la profunda depresio de la unuaj postmilitaj jaroj. Ĝi naskiĝis en 1947 en Kastelo Pommersfelden kaj translokiĝis jam en 1948 al Ansbach, ĉar en la plejparte ne detruita mezfrankonia urbo ekzistis multe pli bonaj antaŭkondiĉoj por la prezentado de la verkaro de Bach.

Je la komenco estis ĉefe la munkena artokomercisto Carl Weymar kaj violonĉelisto Ludwig Hoelscher, subtenataj de dirigento Ferdinand Leitner, kiuj kune kun artŝatantoj organizis la programon. Baldaŭ alvenis elstaraj gastoj kiel violonisto Wolfgang Schneiderhan kaj Yehudi Menuhin, pianisto Wilhelm Kempff, flutisto Aurèle Nicolet, kantistoj Peter Pears kaj Dietrich Fischer-Dieskau, ĉiam subtenataj fare de la soloistaro de Bachwoche, kiu formis la spinon de la festivalo. En 1955 klavicenisto kaj dirigento Karl Richter transprenis la artan direktadon; intertempe el la ĉiujara sinsekvo fariĝis dujara vico.

En 1964 Karl Richter demetis sian postenon kaj puŝis per tio la Bach-semajnon en profundan krizon. Rudolf Hetzer, membro de „Verein der Freunde der Bachwoche“ (asocio de festivalo-subtenantoj), kiu jam fondiĝis en 1948 kaj ĝis nun estas la plej grava apogo de Bachwoche, fariĝis nova arta direktoro; la urbo Ansbach transprenis la subtenadon de Bachwoche. Post sukcesa „probo“ en 1966 Bachwoche denove evoluis sukcese sub la direktado de Hetzer ekde 1967. Venis multaj artistoj kaj ensembloj el la tuta mondo, ekz. Nathan Milstein, Mstislav Rostropoviĉ kaj Neville Marriner, The English Consort kaj London Baroque Soloists, per kiuj ankaŭ la ideoj de historiema koncertado eniris la festivalon.

Post kiam Hetzer 1979 demetis sian postenon pro sankaŭzoj, lin sekvis Hans Georg Schäfer, studinta pianisto kaj komponisto, kiu direktis Bachwoche preskaŭ 20 jarojn. Li enigis ankaŭ la muzikon de la filoj Bach en la festivalon kaj pliampleksigis la komponistaron trans Bach ekde Claudio Monteverdi, Henry Purcell kaj Heinrich Schütz ĝis Paul Hindemith, Witold Lutosławski kaj Arvo Pärt. Krome oni festis ekster la dujara ritmo en la jaro 2000, okaze de la 250 mortodatreveno de Bach, pluan Bach-semajnon, kiu denove estis dediĉata nur al la verkaro de la jubileulo. Ekde 2001 ĝis 2005 Lotte Thaler transprenis la artan estradon. Ŝi metis novajn temajn pezocentrojn („Bach kaj Stravinskij“), kiu cedis pli fortan gravecon al la muziko de la 20-a jarcento kaj riĉigis la festivalon per novaj eroj kiej ekz "akceptaj horoj de Bach", porinfanaj kaj ĵazaj koncertoj.

Ekde aprilo 2006 Andreas Bomba direktas la festivalon.

Eksteraj ligiloj redakti