Back to the Future Part II

Back to the Future Part II (Reiro al la estonteco: parto 2) estas filmo de Robert Zemeckis aperinta en 1989. Ĝi estas la dua el trifilma serio.

Reiro al la estonteco: parto 2
Filmafiŝo
Filmafiŝo
longa filmo
Originala titolo Back to the Future Part II
Produktadlando  Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 22-a de novembro 1989
Daŭro 108 minutoj
Ĝenro Sciencfikcio
Kameraado Dean Cundey
Buĝeto Usona $40 000 000
Reĝisoro(j) Robert Zemeckis
Produktisto(j) Neil Canton kaj Bob Gale
Scenaro Robert Zemeckis kaj Bob Gale
Filmita en Usono
Loko de rakonto Kalifornio • Hill Valley
Muziko de Alan Silvestri
Rolantoj Michael J. Fox • Christopher Lloyd • Lea Thompson • Thomas F. Wilson • Elisabeth Shue • James Tolkan • Flea • Casey Siemaszko • Billy Zane • Mary Ellen Trainor • Crispin Glover • Elijah Wood • Jeffrey Weissman • Charles Fleischer • Darlene Vogel • Jason Scott Lee • George Buck Flower • Ricky Dean Logan • J. J. Cohen • Jim Ishida • Joe Flaherty • Donald Fullilove • Wesley Mann • Al White • John Erwin • Neil Ross
Produktinta firmao Amblin Entertainment
Honorigoj BAFTA Award for Best Special Visual Effects • BAFTA Award for Best Special Visual Effects
IMDb
vdr

Ĝi sekvas la unuan parton Back to the Future kaj daŭrigas la aventurojn de Marty McFly kaj Emmet Brown, kiuj iras per sia tempovojaĝa aŭto al la jaroj 2015, 1985 kaj 1955.

Scenaro redakti

La 26-an de oktobro 1985 (tuj post la okazaĵoj de la unua filmo, D-ro Emmet Brown alvenas de la estonteco kaj diras al Marty McFly kaj lia koramikino Jennifer Parker, ke li bezonas ilian helpon por savi ilian infanojn en la estonteco.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Ili forveturas per la fluganta tempovojaĝa DeLorean, dum Biff Tannen vidas ilin. Ili alvenas je la 21-a de oktobro 2015, kaj Doc hipnotigas Jennifer kaj lasas ŝin en strateto, por ke ŝi ne ĝenu lian planon. Dume, Doc postulas, ke Marty ŝajnigu, ke li estas lia filo, Marty McFly Jr., por ke li malakceptu kontrakton de la nepo de Bigg, Griff Tannen, ĉar tio alikaze havos kiel reziston la areston de Marty Jr. kaj lia fratino Marlene. Marty malakceptas la kontrakton, sed Griff ekbatalas kun li; Marty fuĝas la batalon per flugtabulo (hoverboard), kaj igas, ke Griff kaj lia amikaro akcidente eniras la urbodomon frakasante ĝiajn fenestrojn, ŝanĝante la estontecon. Reirante al Doc, Marty aĉetas almanakon enhavanta detalajn rezultojn pri la ĉefaj sportaj eventoj de la lasta duono de la 20-a jarcento. Doc malkovras la aĉetaĵon kaj akuzas Marty pri tio, ke li provas profiti el tempovojaĝo, kaj forĵetas la libron en rubujon. Sed la polico trovis Jennifer kaj portis ŝin al ŝia estonta hejmo (kredante, ke ŝi estas la aŭtenta 2015-a Jennifer), do Marty kaj Doc devas retrovi ŝin. La maljuna Biff, kiu aŭdis la interparoladon kaj memoras la 1985-jaran DeLorean, prenas la libron kaj sekvas ilin.

Jennifer vekiĝas en sia estonta hejmo kaj kaŝiĝas, dum la familio McFly vespermanĝas. Ŝi aŭdas, ke la vivo de Marty kun ŝi estas pli malbona ol esperate, pro aŭta akcidento, kiun havis Marty antaŭ multaj jaroj. Dum ŝi kaŝrigardas, la maljuna Marty enmiksiĝas en fia laborafero de sia amiko Needles, kaj tuj estas eksigita de lia laboro; tion anoncas multaj faksaĵoj, kaj Jennifer gardas unu kopion. Dum ŝi fuĝas la domon, Jennifer renkontas maljunan sin, kaj ambaŭ svenas. Dum Doc kaj Marty provas retrovi la junan Jennifer, la maljuna Biff ŝtelas la DeLorean, vojaĝas en la tempo kaj revenas. Doc, Marty kaj Jennifer reiras al 1985, nesciante la agojn de Biff.

Doc kaj Marty rapide ekscias, ke tiu 1985 terure ŝanĝiĝis: Biff Tannen fariĝis nekredeble riĉa kaj igas la urbon Hill Valley sia persona paradizo. Biff mortigis la patron de Marty, George, kaj devigis ŝian patrinon Lorraine edziniĝi al li; Doc estis malliberigita en malsanulejo por frenezuloj. Doc trovas pruvon, ke Biff iam akiris la sport-almanakon, kaj diras al Marty, ke li devas ekscii, kiam la juna Biff ricevis ĝin, por ke ili povu iri al tiu momento kaj korekti la tempon. Biff klarigas al Marty, ke iu maljunulo donis al li tiun libron la 12-an de novembro 1955: precize la tagon, kiam okazis la balo de la unua filmo kaj fulmo trafis la horloĝturon. Biff aldiras, ke tiu maljunulo atentigis, ke Marty aŭ Doc iam volos preni tiun libron, kaj li provas mortigi Marty. Doc sukcesas savi lin, kaj danke al la nova informo, ambaŭ reiras al 1955.

Marty kaŝe sekvas Biff. Li ĉeestas la renkonton inter juna Biff kaj maljuna Biff, sed ne povas preni la libron. Marty devas, helpe de Doc, provi akiri ĝin dum la danca vespero, atentante ne malfari la okazaĵojn, kiun li korektis dum sia antaŭa vojaĝo. Biff fine foriras de la dancado aŭte, kaj Doc kaj Marty sekvas lin silente. Marty, per la flugtabulo, sukcesas kapti la libron kaj Biff kolizias denove kun kamiono plena je sterko.

Ĉar proksimiĝas ŝtormo, Doc ne sukcesas surterigi la DeLorean, kaj diras per radio al Marty, ke li bruligu la almanakon. Tio farite, la jaro 1985 estas korektita. Sed fulmo trafas la aŭton, kiu malaperas. Tuj poste, kuriero de Western Union alvenas kaj donas al Marty 70-jaran leteron; tiu letero venas de Doc, kiu iris al la jaro 1885 post la fulmo. Marty kuras reen al la urbo kaj trovas la 1955-an Doc, kiu festas la sukcesan sendon de la pli frua versio de Marty al 1985. Doc estas ŝokita kaj svenas vidante Marty.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Aktoroj redakti

La rolojn de George McFly kaj Jennifer Parker aktoris aliaj aktoroj ol en la unua filmo, tial kelkaj scenoj estis refaritaj.

Vidu ankaŭ redakti

Vidu ankaŭ redakti