Bad Bergzabern
komunumo en Rejnlando-Palatinato, Germanio
Bad Bergzabern estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Südliche Weinstraße de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 8 732 loĝantojn. La loĝloko situanta inter multaj vitejoj situas ĉe la turisma vojo Germana Vinvojo, kiu donis la nomon al la distrikto.
Bad Bergzabern | |||||||
| |||||||
urbeto • banloko • mezgrada regiona centro • urba komunumo de Germanio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||
Administrado | |||||||
Federacia lando | Rejnlando-Palatinato | ||||||
Distrikto | Distrikto Südliche Weinstraße | ||||||
Komunumaro | Verbandsgemeinde Bad Bergzabern | ||||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||||
Telefona antaŭkodo | 06343 | ||||||
Poŝtkodo | 76887 | ||||||
Aŭtomobila kodo | SÜW (vorher: BZA) | ||||||
Oficiala Municipokodo | 07337005 | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Harald Bratz | ||||||
Partio de komunumestro | CDU | ||||||
Adreso de la administrejo | Königstraße 61 76887 Bad Bergzabern | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 8732 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 49° 6′ N, 8° 0′ O (mapo)49.1021257.9929638888889Koordinatoj: 49° 6′ N, 8° 0′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 170 m | ||||||
Areo | 10,71 km² | ||||||
Oficiala retejo | https://www.bad-bergzabern.de/ | ||||||
La kastelo Bergzabern estas la simbolo de la urbo Bad Bergzabern. Ĝi troviĝas en la centro de la urbeto. En tiu kastelo rezidis la dukoj de Pfalz-Zweibrücken. Hodiaŭ en la kastelo estas la administrejo de la komunumaro Bad Bergzabern.