Bad Godesberg

iam memstara ban- kaj kurac-loko, ekde 1969 suda urboparto de Bonn en Germanio

Godesberg, de 1921 Bad Godesberg (en la loka ripuara dialekto Bad Jodesbersch), ekde 1969 estas suda urboparto de Bonn en Germanio. La iam memstara ban- kaj kurac-loko ĉe la rivero Rejno estas konata pro sia granda kaj bone konservita riĉa kvartalo de vilaoj.

Bad Godesberg
urbodistrikto • urba komunumo de Germanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso urbodistrikto de Bonno
Komunumo urbo Bonno
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 74 280  (2017) [+]
Loĝdenso 2 323 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 41′ N, 7° 9′ O (mapo)50.6833333333337.15Koordinatoj: 50° 41′ N, 7° 9′ O (mapo) [+]
Alto 74 m [+]
Areo 31,97 km² (3 197 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Bad Godesberg (Nordrejn-Vestfalio)
Bad Godesberg (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Bad Godesberg
Bad Godesberg
Situo de Bad Godesberg

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bad Godesberg [+]
vdr

Konataj esperantistoj, kiuj vivis en Bad Godesberg, estas inter alie

Aliaj famuloj redakti

Partneraj urboj redakti

La urba distrikto havas partnerajn rilatojn al

Esperanto en Godesberg redakti

Konata pioniro de Esperanto en Godesberg estis Max Butin, kiu lernis la lingvon 16-jara en oktobro 1904. Loka Esperanto-grupo estis fondita en aŭgusto 1907 sub la nomo "Godea" (Godesberga Esperanto-Asocio), jaron pli frue ol la grupo en Bonn. Jam en 1910 Godea estis aliĝita al Germana Esperanto-Asocio. La grupa vivo estis tre riĉa kun kursoj, teatraĵoj, muzikaj vesperoj kaj multaj en- kaj eksterlandaj vizitantoj de la riĉa banloko, kiuj ankaŭ vizitis la "Rejnan Esperantujon". Konataj ekzemploj estis Carlo Bourlet kaj L.L. Zamenhof, kiun Butin renkontis okaze de ties ferioj en la proksima banloko Bad Neuenahr en 1913. La gazeto Germana Esperantisto en julio 1910, p. 151 skribas: „Vera esperanta vivo regas en tiu ĉarma urbeto, plej rekomendinda al esperantistoj kiel somera restadejo.“ (komparu ankaŭ la vivan raporton pri Esperanto en Godesberg en Germana Esperantisto aŭg./sept. 1910, p. 184).

En junio 1909 lokaj grupoj el la regiono fondis Rejnlandan Esperanto-Ligon (RELO) en Godesberg, kie poste ankaŭ troviĝis ĝia sidejo. Dum la jarkunveno en Essen en 1912 la vestfaliaj grupoj aliĝis kaj el RELO fariĝis Rejnland-Vestfalia Esperanto-Ligo (ReVELo), kiu ekzistas ĝis hodiaŭ.

Post la Dua Mondmilito la agado de la lokaj esperantistoj tre interplektiĝis kun tiu de la movadanoj en la najbaraj urboj Bonn kaj Beuel, ekde 1969 en la aliaj distriktoj de la pligrandigita urbo Bonn. Al la supra listo aldoneblus multaj pliaj godesbergaj esperantistoj. Ulrich Lins ne nur longe vivis, sed ankaŭ plurajn jardekojn profesie laboris en Bad Godesberg, en la institucio Deutscher Akademischer Austauschdienst. En la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj interalie Thomas Pusch kaj Remi Rudaitytė en la centra vilaa parto, Klaus Dahmann en la pli norda parto Friesdorf kaj la litova diplomatino Vaida Miklovaitė en la parto Schweinheim okcidente de la mezepoka burgo vivis en Godesberg, pliaj membroj vivis en la baltia studenta loĝejo Haus Annaberg sur monta deklivo de la parto Friesdorf, kie la loka junulara Esperanto-grupo ekde la jaro 1990 ofte renkontiĝis.

Esperantlingva literaturo redakti


 
La fortikaĵo Godesburg sur monto Godesberg superrigardas la urboparton