Bad Kösen

komunumo en Saksio-Anhalto, Germanio

Bad Kösen (ĝis 1935 Kösen) estas neplu sendependa urba komunumo kaj ekde la 1-a de januaro 2010 parto de la urbo Naumburg (Saale) en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Burgenland de la federacia lando Saksio-Anhalto. Fine de la jaro 2008 la urbo havis 5177 loĝantojn. Aldone Bad Kösen ĝis la 1-a de januaro 2010 estis la administra centro de samnoma komunumaro, do administra ligo de pluraj formale sendependaj, najbaraj politikaj komunumoj.

Bad Kösen
Blazono
Bad Kösen (Germanio)
Bad Kösen (Germanio)
DEC

Map

komunumoparto en Germanio • banloko
Administrado
Federacia lando Saksio-Anhalto
Distrikto Distrikto Burgenland
Urborajtoj eksa Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 034463
Poŝtkodo 06628
Aŭtomobila kodo BLK
Politiko
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 8′ N, 11° 43′ O (mapo)51.13527777777811.720555555556Koordinatoj: 51° 8′ N, 11° 43′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 115 m
Areo 35,72 km²
vdr

Geografio kaj urbopartoj redakti

Bad Kösen situas en la plej norde vinkultivadregiono germana ĉe la federacia ŝoseo B 87, inter Apolda kaj Naumburg en la Naturparko Saale-Unstrut-Triasland, je ĉ. 40 kom sudokcidente de Halle kaj ĉ. 30 km nordeoste de Jena. Trafluas la urbon la rivero Saale kiu profundege ĉe la t.n. Portalo de Kösen fosis al si la ujon en la konkokalkaĵon. Sekve la urbo separiĝas de Saale-ponto en la malnova parato Altkösen dekstre de Saale kaj la pli nova kvartalo Neukösen maldekstre de Saale.

Apartenas al Bad Kösen jenaj lokoj (kun la enkorpiĝjaro inter la krampoj): Tultewitz (1993), Schieben (1993), Hassenhausen (1992), Punschrau (1992), Kleinheringen (1991), Rödigen (1991), Saaleck, Stendorf (1950), Lengefeld, Schulpforte, Kukulau kaj Fränkenau. Proksimas en la direkto de Großheringen la ofte prikantataj ruinoj de Burgo Saaleck kaj Rudelsburg.

 
Salkolekta muro Bad Kösen
 
Bismarck-monumento
 
Inflacia mono de la urbo el la jaro 1921
 
Historia urba akvomuelejo

Historio redakti

La grundoj en Kösen menciitas la unuan fojojn en 1040 sub la nomo Kusenti. Eble tio etimologie nomis certan riverparton de Saale. La unuaj setlintoj venis dum la floranta Mezepoko tien ĉi por funkciigi antaŭaĵon ekonomian por la Abatejo cistercia Pforta: tio endokumente nomitis Cusne. Post konstruo de ŝtona ponto ankaŭ la komercvojego Reĝa Vojo kondukis ĉi traen por ŝpari iro tra kromvojo. Post sekularigo de la Pforta-monaĥejo en 1640 apartenis Kösen inter 1543 kaj 1815 al la elekto-saksia Administrujo Pforta. Ĝis la 18-a jarcento la loko ja gravis por la flosistoj. La ekde 1730 ekinta ekspluato de salo tuj ekmallukris en 1857 kiam en Staßfurt ekspluatado pli malkara eblis. Sekve restis al la urbanoj nur la koncentriĝo je turismo.

La Batalo de Jena–Auerstedt okazis malgrandparte ĉe la limo de la kösen-a kvartalo Hassenhausen. Post 1816 la urbo venis je la Landa distrikto Naumburg ene de la Registara distrikto Merseburg de la Provinco Saksio. En 1848 okazis granda kuneveno de ribelemoj en Bad Kösen. Vogelweiden estis regula kuneveno de germanistoj somere en la 19-a jarcento. En 1868 la loko iĝis urbo kaj la ĝistiama distrikta sekretario naumburga, Heinrich Anton Mascher, iĝis la unua urbestro. Ekde 1813 korporacianoj kolektighas je pentekosto sur Rudelsburg; komence venis nur anoj el universitatoj de Meza Germanujo. Post Turniĝo tiu ĉi tradicio reprenitis. Kösen ankaŭ nompatronas por la korporaciara ŝirma organizaĵo Kösener Senioren-Convents-Verband (KSCV), kun membroj en Germanujo, Aŭstrio kaj Svislando el universitatoj neteknikaj.

En 1935 la urbanoj rajtis nomi sin anoj de agnoskita kuracbanloko. Dum la GDR-tempo la samcela kromnomo urba estis VolkssolbadBad der Werktätigen. Enkorpigitis en 1950 la komunumo Saaleck. Ĝis la 31.12.2007 estis Bad Kösen tenadkomunujo de la Administraro Bad Kösen, por kvin aliaj komunumoj. Post ties malapero en la 1.1.2008 estis Bad Kösen unueckomunumo. Ekde la 1.1.2010 estas Bad Kösen parto de Naumburg; samdate naumburgiĝis ankoraŭ Crölpa-Löbschütz, Janisroda kaj Prießnitz. De 1991 estas Nidda la ĝemelurbo de Bad Kösen.

Parkoj, migradopadoj, sporto redakti

Havas Bad Kösen tri parkojn, unu en la centro kun historiaj ĉirkaŭirado-haloj, apuda spektinda eta zoologia ĝardeno kaj du lagetoj. Ĝis 2005 la tuto estis grandparte arbara zono antaŭ ol forhako de ĉirkaŭ triono de la arboj per ventego. Dua pli granda kaj artefarite instalita kuracban-ĝardeno Seekurpark estas ĉe la urborando inter la federacia ŝoseo B 87 kaj la sanecrestarig-klinikoj. Ĝin uzas precipe la pacientoj tieaj kvankam libera aliro eblas por ĉiuj. La tria parko troviĝas apud la salkolekta muro kaj tie oni okazigas somere diversajn spektaklojn. La vilao kaj la ĝardeno de Schultze-Naumburg estas partoj de la ĝardenaro Gartenträume Sachsen-Anhalt. Historie interesas la arbarero Buchenhalle kiel kunvenejo.

Inter aprilo kaj oktobro estas motorŝipcirkulado de Bad Kösen ĝis la elŝipigejo malsupre de Rudelsburg. La urbo kuŝas ĉe la longdistanca migradopado Feengrotten-Kyffhäuser-Weg kaj ĉe la vinkultiv-aventurstrato Weinstraße Saale-Unstrut.

Pluras la sportkluboj de Bad Kösen, ekz pri piedpilko Blau-Weiß Bad Kösen e. V. aŭ pri teniso. Kanuado sur Saale-rivero eblas kiel ankaŭ kegloludado aŭ engaĝiĝo en karnavalo-societo.

Regulaj okazigataĵoj redakti

  • fino de aprilo: komenco de la kuracbansezono
  • komenco de junio: Putofesto je honoro de la salekspluatpioniro Borlach
  • inter merkredo kaj sabato antaŭ pentekosto: kongreso de la studenta korporaciaro Kösener Senioren-Convent-Verband en ejo "Mutiger Ritter"
  • semajnfino pentekosta: mejlo vina ĉe la maldekstra Saale-bordo disde Bad Kösen ĝis post Naumburg.
  • semajnfino postpentekosta: kunveno de la studentoj de Rudelsburger Allianz en Saaleck

Homoj rilataj al Bad Kösen redakti

Gefiloj redakti

 
Luterkirko

Aliaj redakti

Vidindaĵoj redakti