Bad Schandau

komunumo de Saksio en Germanio

La aerkuracloko Bad Schandau estas urbeto en Saksio, Germanio. Ĝi situas meze de Saksa Svislando, la germana parto de Elba Grejsmontaro. Bad Schandau troviĝas apud la dekstra bordo de la rivero Elbo. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 3421 loĝantojn.

Bad Schandau
urba komunumo de Germanio • Kuracloko laŭ Kneipp

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 01812–01814
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 421  (2022) [+]
Loĝdenso 73 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 55′ N, 14° 9′ O (mapo)50.91666666666714.15Koordinatoj: 50° 55′ N, 14° 9′ O (mapo) [+]
Alto 146 m [+]
Areo 46,76 km² (4 676 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Bad Schandau (Saksio)
Bad Schandau (Saksio)
DEC
Bad Schandau
Bad Schandau
Situo de Bad Schandau
Bad Schandau (Germanio)
Bad Schandau (Germanio)
DEC
Bad Schandau
Bad Schandau
Situo de Bad Schandau

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bad Schandau [+]
vdr
Bad Schandau
La urbeto ĉirkaŭ 1900
Haltejo de la tramlinio Kirnitzschtalbahn

Antaŭ 1920 la nomo de la urbo estis Schandau.

Blazono
Blazono

Ĝenerale redakti

"Loko de l' pompo kaj potenco de l' naturo" – tiel nomis la romantikulo Theodor Körner Bad Schandau komence de la 19-a jarcento. Kun sia belega situo ĉe la alfluo de la rivereto Kirnitzsch al Elbo ĉi urbo estas la plej malnova kaj ankaŭ plej centra feria loko de la montaro. Sekve ĝi estas ideala startopunkto por ekskursoj.

La urbo etendiĝas laŭlonge de la Elbovalo. Malantaŭ kohera domvico el malnovaj hoteloj apud la promenadejo ĉe Elbo kaŝiĝas tipa malnovgermana urbo-aranĝo. Apud la urbokerno ankaŭ ĉiu el la aliaj partoj de la komunumo posedas sian individuan ĉarmon. La trabfakaj dometoj de Postelwitz intime alkroĉiĝas al la rokomuroj de la deklivoj ĉe la dekstra Elbobordo.

La urboparto Ostrau troviĝas sur altebenaĵo kun pentrinda panoramo kaj konsistas el historia vilaĝo kaj vila-setlejo fondita de la hotelisto Rudolf Sendig. Ĝi etendiĝas sur la plataĵo "Ostrauer Scheibe" en trankvila, suna situo. La urboparto Schmilka troviĝas 6 km dis de la urbokerno, en krute suprenanta valeto, senpere apud la limo ĉeĥa-germana. La kvara parto de la komunumo Krippen situas sur la maldekstra flanko de Elbo longe etendiĝanta en la idilia valo malvasta de samnoma rivereto.

Historio redakti

En la jaro 1445 Schandau estis unuafoje dokumente menciita – tio restis la nomo de la urbo ĝis 1920. Pro la oportuna situo ĉe Elbo ĝi jam en 1467 ricevis la rangon de urbo. Ekde la komenco de la 19-a jarcento Schandau evoluis je kuraca kaj feria loko.

Trafiko redakti

Bad Schandau havas stacidomon ĉe la fervoja linio DresdenoPrago, kiu funkcias ekde 1851. Ĉiuj trajnoj inter tiuj ĉi du grandaj urboj haltas en Bad Schandau. La stacidomo kiu situas apud la maldekstra bordo de Elbo estas atingebla de la urbokerno per personpramo.

Dua pramo veturas al Krippen. Bad Schandau estas atingebla ankaŭ per ŝipo kaj buso. Du pontoj kunligas ambaŭ bordojn: strata ponto kaj fervoja trans kiu debranĉas fervoja linio al Bautzen. Bad Schandau estas en Germanio la plej malgranda setlejo kiu mem administras tramo. Ekzistas nur unu linio, 8 km longa. Funkcianta ekde 1898 kaj konata sub la nomo Kirnitzschtalbahn (prononcu: kirniĉtalban) ĝi estas grava por la[klarigu].

Turismo redakti

Ĉirkaŭe de Bad Schandau proponiĝas tuta fasko da turismaj celoj, interalie:

Krome, proksimaj turismaj celoj al Ostrau estas:

Famaj personoj redakti

 
La inventisto Friedrich Gottlob Keller.

La hotelisto kaj urba konsilanto Rudolf Sendig (1848–1928) kontribuis multon al la evoluo de la kuracloko. Interalie li konstruigis la tramon kaj la lifton, kiu faciligas la atingon de la urboparto Ostrau.

En Krippen, la transelba parto de la komunumo, de 1853 ĝis 1895 vivis Friedrich Gottlob Keller (1816–1895), kiu per sia invento de nova procedo revoluciigis la produktadon de papero. Pri li memorigas malgranda muzeo en la domo Friedrich-Gottlob-Keller-Straße 76.

Inter 1909 kaj 1994 en Bad Schandau vivis (kun interrompoj) la etnologo kaj aŭtoro de vojaĝolibroj Erich Wustmann (1907–1994), kiu iĝis honora civitano de la urbo. Naskiĝis tie ĉi la orientalisto Heinrich Leberecht Fleischer.

Eksteraj ligiloj redakti