Bad Sobernheim

komunumo en Rejnlando-Palatinato, Germanio

Bad Sobernheim estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Bad Kreuznach de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2022 la urbo havis 6 495 loĝantojn. La urbo estas la administra centro de komunumaro, germane nomata Verbandsgemeinde Bad Sobernheim.

Bad Sobernheim
Blazono
Bad Sobernheim (Germanio)
Bad Sobernheim (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio • banloko
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Bad Kreuznach
Komunumaro Verbandsgemeinde Sobernheim
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 06751
Poŝtkodo 55566
Aŭtomobila kodo KH
Oficiala Municipokodo 07133501
Politiko
Komunumestro Hans-Georg Janneck
Titolo de komunumestro Stadtbürgermeister
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Marktplatz 11
55566 Sobernheim
Demografio
Loĝantaro 6495 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 47′ N, 7° 39′ O (mapo)49.7872222222227.6527777777778Koordinatoj: 49° 47′ N, 7° 39′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 620 m
Areo 54,06 km²
Oficiala retejo http://stadt.bad-sobernheim.de/
vdr

Bad Sodernheim apartenas al la mezalta montaro kaj pejzaĝa regiono Hunsrück [prononco "Hunsryk"].

La loka nudpiedejo redakti

En la urba parko situas nudpiedejo, kies vojo por nudpieda promenado, aprezata aparte de infanoj, plurfoje krucas la riveron Nahe. La sekva galerieto de esperantista infana ekskurso donu iom da impresoj pri ĝi (la nudaj piedoj pro ŝlimo kaj akvo ne ĉiam videblas):