Badische Zeitung

taga gazeto

Badische Zeitung estas regiona gazeto por la historia teritorio Badeno, aparte la areo de la Nigra Arbaro, aperanta en la urbo Freiburg de sudokcidenta Germanio. Ĝi fondiĝis en januaro 1946 kaj aperas ĉiutage krom dimanĉoj. Komence de 2015 ĉiutage vendiĝis 145 825 ekzempleroj, kiuj atingis 409 000 legantojn (kutime tagaj gazetoj en familioj estas legataj de pli ol unu homo).

Badische Zeitung
periodaĵo • regional newspaper
Speco ĉiutaga

Establodato januaro 1946

Retejo badische-zeitung.de
vdr

Eksteraj ligiloj redakti