La Baera anasoBaera merganaso (Aythya baeri) estas birdospecio de la grupo de merganasoj troviĝanta en orienta Azio. Ili reproduktiĝas en sudorienta Rusio (Siberio) kaj nordorienta Ĉinio, migrante vintre al suda Ĉinio, Vjetnamio, Japanio, kaj Barato. La nomo estas omaĝo al estonia naturalisto Karl Ernst von Baer.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Baera anaso
Baera anaso
Baera anaso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Aythya
Specio: A. baeri
Aythya baeri
(Radde, 1863)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Ilustraĵo

Ĝi estas 41–46 cm longa, nome simila laŭ grando kaj sinteno al plej proksima parenco la Blankokula anaso (A. nyroca), kvankam la koloraro de la maskloj estas tute diferenca. Temas pri specio kun seksa duformismo. La maskloj de la Baera anaso estas similaj al tiuj de la Granda rokanaso (A. marila), sed havas malhelbrunan dorson kaj iom pli helbrunajn suprajn flankojn; la blankaj subaj flankoj kaj ventro estas rimarkindaj. La kapo kaj kolo estas malhelverdaj al nigrecaj kun tre rimarkindaj malhelverdaj brilaj nuancoj; sube la ruĝecbruna brusto estas separata per rekta limo. La beko estas helgriza (bluecgriza) kun nigra fincentra “ungo”. La inoj de la Baera anaso kaj de la Blankokula anaso estas tre similaj, sed tio okazas vere ĉe preskaŭ ĉiuj el la inoj de la genro Aythya. Maskloj en eklipsa plumaro estas similaspektaj al inoj, sed retenas la blankan irison.[1]

Statuso redakti

Iam klasita kiel vundebla specio fare de la IUCN,[2] pli ĵusa priserĉado montris, ke ties nombroj estas pliiĝantaj pli kaj pli rapide. Ĝi estis sekve suprenlistata al statuso de endanĝerita en 2008.[3] Inter 1987 kaj 2007, estis nur 11 vidaĵoj de grupoj de 100+ birdoj en kontinenta Ĉinio. Ĵusa censo de WWF Ĉinio de la Hubeja provinco trovis nur 131 individuojn en la lago Liangzihu, kaj nur aliajn tri arojn el 10, 8 kaj 3 individuoj en aliaj lokoj. Ĉasado kaj detruado de humidejoj estas supozeble kaŭzoj de malpliiĝo; nekonfirmataj vidajoj el orienta Ĉinio sugestas, ke ĝis 3,000 individuoj povas esti ĉasataj ĉiujare.[4]

Ekologio redakti

La Baera anaso reproduktiĝas ĉirkaŭ lagoj kun riĉa akva vegetaĵaro, nestumante inter densa herbaro, inunditaj herbotufaj herbejoj, aŭ inunditaj arbustaraj herbejoj. En Liaoning, Ĉinio, ili troviĝas kutime inter dense vegetaĵaraj marbordaj humidejoj, aŭ ĉe lagoj kaj lagetoj ĉe arbaroj. Vintre ili loĝas en nesalaj lagoj kaj akvorezervejoj.[5]

Notoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-08-05. Alirita 2012-01-14.
  2. BLI (2004)
  3. BLI (2008)
  4. Lei Gang in litt. 2010
  5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-08-05. Alirita 2012-01-14.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti