Baeza estas urbeto kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Jaén, sude de Hispanio en la komarko La Loma, kies okcidenta ĉefurbo ĝi estas.

Baeza
Baeza (Jaén, Andaluzio)
Baeza (Jaén, Andaluzio)
Baeza (Jaén, Andaluzio)
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Jaén
Municipo Baeza
Poŝtkodo 23440
Retpaĝaro Baeza.es
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Baeza
Demografio
Loĝantaro 16 135 [1]
Loĝdenso 83,6 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 37°59′N 3°28′U  /  37.983°N, 3.467°U / 37.983; -3.467 (Baeza) (mapo)Koordinatoj: 37°59′N 3°28′U  /  37.983°N, 3.467°U / 37.983; -3.467 (Baeza) (mapo)
Alto 752 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 193 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Baeza (Andaluzio)
Baeza (Andaluzio)
DMS
Baeza
Baeza
Baeza
Baeza sur la municipa mapo de Andaluzio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Baeza [+]
vdr
La dek municipoj de la komarko La Loma de Ĥaeno. Baeza malhele blugrize okcidente de Úbeda grize.

La areo de la municipo estas 193 km2 kie loĝas 16135 geloĝantoj, do loĝdenso estas 83.6 loĝ./km2. Baeza situas je 49 km de la provinca ĉefurbo Jaén.

Baeza famas pro sia oleproduktado kaj pro siaj monumentoj, pro kio ĝi estis deklarita kune kun Úbeda Monda heredaĵo de Unesko.

Historie ĝi ludis gravan rolon dum la militoj inter kristanoj kaj islamanoj dum la Reconquista kaj jam konkerita en 1227. Ekde tiam ĝi ludis gravan rolon dum pli ol du jarcentoj de lima luktado inter la aligo de Baeza al la regno Kastilio kaj la falo de la Nazaria Regno de Granado (1492). Dum la periodo de demografia kaj ekonomia kresko de la plej parto de la 16a jarcento kaj en parto de la 17a, en Baeza oni konstruis publikajn, ekleziajn kaj administraciajn konstruaĵojn kun granda sento de ĉefurbeco formante urban kernon karakterizitan per fama monumenteco.

Urbodomo.

Demografio redakti

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 16135 geloĝantoj de la municipo Baeza estas 8124 inoj kaj 8011 viroj. En la 193-kvadratkilometra teritorio estas 4 setlejoj, kie loĝas 16000 geloĝantoj, kaj aliaj 135 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 149, 64 inoj kaj 85 viroj, kaj mortis 143, 72 inoj kaj 71 viroj. Tiel la natura kresko estis 6 (0.0%). La laborkapabla loĝantaro estis 5417 homoj (33.6%).

Geografio redakti

Baeza limas oriente kun la municipo Úbeda, kun kiu kunhavas la ĉefurbecon de la historia komarkko La Loma.

Sur la unua ŝtupo de la monumenta ŝtuparo de la platereska urbodomo estas markita cirklo kiu historie indikis tiun punkton kiel geografia centro de la iama Regno de Ĥaeno (Kastilio), nome la nula (centra) kilometro provinca. Fakte nur fine de la 16a jarcento la urbo Ĥaeno anstataŭis Baeza kiel ĉefurbo de la Regno kiu devenis en la aktuala provinco.

Nordokcidente: Ibros Norde: Ibros kaj Rus Nordoriente: Úbeda
Okcidente: Begíjar   Oriente: Úbeda
Sudokcidente Mancha Real kaj Jimena Sude: Jimena kaj Bedmar y Garcíez Sudoriente: Jódar

Sur dominanta loko de la historia komarko La Loma kaj sur la dekstra bordo de la rivero Gvadalkiviro, kiu fluas proksime tra sia supra valo, staras la urbo Baeza, tiom antikva kiom la Historio mem. La urbo kuŝas sur tri montetoj kaj la malgranda valo kiu estas meze, en sufiĉe alta loko super la valo de la rivero Gvadalkiviro, nome strategia loko kiu ludis gravan rolon en la historio ekde la antikveco.

Historio redakti

Estis homaj setlejoj jam en Neolitiko ekzemple Los Horneros, Los Morales y Toya. En la Kuprepoko aperis setlejoj de kabanoj, kelkaj muregigitaj, rigarde al Gvadalkiviro, kie la tero estis pli fekundaj. Temas pri ekonomio iom diversigita: agrikulturo, profinto de forstado, brutobredado, fiŝkaptado kaj ĉasado, per multtipaj iloj. En la Bronzepoko aperis aliaj setlejoj kun simila agado, sed la funebraj aĵaroj sugestas ioman socian tavoligon. En la Monteto Alkazaro, sude de la urbo, estis urbo de iberoj dum almenaŭ tri jarcentoj en diversaj epokoj el la 6-a jarcento a.K. Estis murego kaj kabanoj interne sub kiuj oni faris entombigojn.

 
Placo Pópulo: Fontano de la Leonoj.

Dum la Romia Imperio estis grava urbo inter la hegemonioj de Kastulo kaj Kartago Nova (Kartaĥeno). En epoko de visigotoj estis sidejo de episkopo. La islamanoj nomis ĝin Bajjasa, en la 8a jarcento. Poste la urbo suferis la falon de la Kordova Kaliflankdo kaj la epokon de la tajfoj, ĝis la konkero en 1147 fare de la leona reĝo Alfonso la 7-a; sed poste la urbo venis denove en manoj de araboj, kiuj eĉ stampis proprajn monerojn, ĝis definitiva konkero kristana en 1227 fare de Fernando la 3-a. Ĥaeno restos de islamanoj ĝis 1246.

 
Palaco de Jabalquinto [ĥabalKINto].

En la 15a kaj 16a jarcentoj la ekonomio baeza kreskis pro la granda produktado de cerealoj, faruno, ligno, safrano, silko, vitoj kaj olivarboj, krom brutobredado inter kiu ĉevalbredado, granda industrio de toloj kaj tanejoj kun sekva komerco de tiuj produktoj. Meze de la 16a jarcento la loĝantaro de Baeza duobliĝis kaj la agrikultura, brutobreda, industria kaj komerca riĉoj enpovigas malgrandan nobelaron kiu deziris montri sian socian statuson pere de la monumenteco de siaj domegoj kaj de la publikaj konstruaĵoj. Tamen, dum la 17a jarcento okazis forta ekonomia krizo paralela al tiu de la cetero de Hispanio pro la malbona politiko de la posteuloj de Filipo la 2-a (nome Filipo la 3-a, Filipo la 4-a, Karolo la 2-a), ĉefe pro eksterlandaj aferoj kaj militoj. La Lisbona tertremo en 1755 damaĝis multajn konstruaĵojn kaj loĝejojn.

La Milito de Hispana Sendependigo malbonigis la situacion de Baeza kaj demografie kaj ekonomie; nur en la dua duono de la 19a jarcento estis ioma rekuperado, sed ankaŭ la posta disvolvigo en aliaj minaj setlejoj apudaj en Sierra Morena estis denove negativa por Baeza. Komence de la 20a jarcento kaj la laborista movado aperis per grupoj kaj de anarkosindikatistoj kaj socialistoj. Poste, ankaŭ la Diktaturo de Primo de Rivera rezultis malprofita por la urbo kiu perdis la projektitan fervojon Baeza-Utiel (definitive en 1964), kaj ankaŭ la Agrara reformo de 1932 fare de la Dua Hispana Respubliko ne kontentigis la tiamajn postulojn. En 1936, post la komenco de la Hispana Enlanda Milito (1936–1939), oni konfiskis multajn terojn kiuj estis administrataj de kolektivoj regataj de la UGT kaj la CNT. Post la milito la situacio de la areo estis mizera. Post la Hispana Transiro al la Demokratio okazis rekupero de la olivolea industrio (danke al la subvencioj de la Eŭropa Unio) kaj poste pro turismo. Ekde tiu epoko la urbestro estis preskaŭ ĉiam socialisto.

Vidindaĵoj redakti

 
Casas Consistoriales Altas (16a jarcento).
 
Baeza: Fontano de Sankta Maria.
  • Katedralo de la Natividad de Nuestra Señora
  • Malnova Urbodomo Casas Consistoriales Altas
  • Fontano de Sankta Maria
  • Seminario de San Felipe Neri (1660)
  • Universitato de Baeza
  • Preĝejo de la Sankta Kruco
  • Palaco de Jabalquinto
  • Domo Populo
  • Fontano de la Leonoj
  • Pordego de Úbeda
  • Konvento de Sankta Francisko
  • Konvento de Sankta Antonio
  • Ruinoj de la Kapelo de Benavides
  • Urbodomo
  • Preĝejo de Sankta Paŭlo
  • Preĝejo de Sankta Andreso
  • Preĝejo de la Savanto

Referencoj redakti

  1. SIMA 2007

Literaturo redakti

  • ALMANSA MORENO, José Manuel. Guía completa de Úbeda y Baeza. Úbeda: El Olivo, 2005
  • CRUZ CABRERA, José Policarpo. Patrimonio arquitectónico y urbano en Baeza (siglos XVI-XVIII). Aristocracia urbana y conmemoración pública. Granada: Universidad de Granada y Asociación Cultural Baezana, 1999
  • CÓZAR MARTÍNEZ, Fernando de. Noticias y documentos para la Historia de Baeza. Jaén, 1884 (Edición facsímil a cargo de María Antonia Carmona Ruiz. Granada: Universidad de Granada, 2006.
  • GARCÍA TORRALBO, M. Cruz: Baeza conventual: el espacio conventual en el contexto urbano de Baeza en los siglos XVI y XVII, Universidad de Jaén, Jaén 1998
  • GILA MEDINA, Lázaro. Arquitectura religiosa de la Baja Edad Media en Baeza y Úbeda. Granada: Universidad, 1994
  • HIGUERAS QUESADA, María Dolores. «Aproximación al estudio de la muralla de Baeza». Boletín del Instituto de Estudios Giennenses, nº 186
  • MOLINA HIPÓLITO, José: Baeza Histórica y Monumental. Córdoba. Publicaciones del Monte de Piedad y Caja de Ahorros de Córdoba, 1982
  • MORAL JIMENO, María F. (coord): Baeza, Arte y Patrimonio, 2010
  • PAREJO DELGADO, María Josefa. Baeza y Úbeda en la Baja Edad Media. Granada: Editorial Don Quijote, 1988
  • RODRÍGUEZ-MOÑINO SORIANO, Rafael; CRUZ CABRERA, José Policarpo. Breve historia de Baeza. Málaga: Sarriá, 1999.
  • RODRÍGUEZ-MOÑINO SORIANO, Rafael, CRUZ CABRERA, José Policarpo y CRUZ MARTÍNEZ, Damián: Historia Documental de las Cofradías y Hermandades de Pasión en la Ciudad de Baeza, Asociación Cultural Baezana, Jaén 1997.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti