Bago

urbo en Birmo

Bago iam Pegu, estas universitata urbego kaj ĉefurbo de la regiono Bago en Birmo.

Bago
urbo • urbego
Administrado
Lando  Birmo
subŝtato regiono Bago
Demografio
Loĝantaro 284 179  (2012) [+]
Geografio
Geografia situo 17° 21′ N, 96° 30′ O (mapo)17.34333333333396.498055555556Koordinatoj: 17° 21′ N, 96° 30′ O (mapo) [+]
Alto 4 m [+]
Horzono UTC+06:30 [+]
Bago (Birmo)
Bago (Birmo)
DEC
Bago
Bago
Situo de Bago

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bago, Myanmar [+]
vdr

Laŭ la stato de 2012 en la urbo vivis 284 179 loĝantoj.

Lokon de Bago montras malgranda ruĝa punkto en Birmo

Geografio redakti

Bago situantas je 80 km el Jangono kaj same oriente de la delto de Iravadio.

Historio redakti

Pegu estis fondita en la jaro 573 de du princinoj kun legendoj rilataj al Budho. Dokumento el la frua 15-a jarcento deklaras, ke Pegu estis fondita en 1276 (laŭ aliaj en 1152). La malgranda kolonio kreskis konzinue en la 14-a jarcento, ĉar la regiono fariĝis plej populara en la reĝlando. En 1369 Bago estis nomumita ĉefurbo. La urbo restis la ĉefurbo ĝis falo de la reĝlando en 1538. Intertempe portugaloj alvenis en 1519, baldaŭ ofte venis eŭropanoj por komercadi. La portugala konkero okazis en 1599, en éa sekva jaro portugalo estis elektita reĝo. La urbo estis prirabita kaj poste bruligita dum la milito inter Birmo-Siamo (1594-1605). La birma ĉefurbo translokiĝis al Ava en 1634. Bago estis rekonstruita fare de reĝo, sed tiam la rivero tranĉis la urbon for de la maro. Ĝi neniam reakiris sian antaŭan gravecon. Post la dua angla-birma milito la britoj aneksis Bago-n en 1852.

Agrikulturo redakti

Oni okupiĝas ĉefe pri rizoj.

Klimato redakti

Bago situas en tropika klimato kun influo de musono. La pluva sezono daŭras de majo ĝis oktobro.

Vidindaĵoj redakti

  • templo kun monumento pri kuŝanta Budho 55 metrojn longa, 16 metrojn alta, supozeble konstruita en 994
  • stupao, la plej alta en la lando
  • pagodo kun sidanta el la 7-a jarcento
  • palaco konstruita en 1556, inter 1990-1992 renovigita
  • pagodo konstruita en 1560, en la 1980-aj jaroj rekonstruita
  • sanktejo (1476)