Bahnhof-strato (Erfurto)

La Stacidoma strato (germane: Bahnhofstraße) estas strato en la centro de Erfurto. Ĝi kondukas de Anger-placo suden al la Stacidomo de Erfurto kaj en la Schiller-straton de sur la suda ringobulvardo.

Situo kaj trafiko redakti

 
Vido de Juri-Gagarin-ringobulvardo en la direkto de Anger-placo.
 
Vido de Anger-placo en la direkto de la stacidomo.
 
Konduko en la Anger-placon en 1979.

Komenciĝis la Bahnhof-strato ĉe Anger; la unua parto ĝis la transversa Juri-Gagarin-ringobulvardo estas piedira zono. La pli suda parto estas zono sen tro da trafiko ĉefe servante por liverado de varoj aŭ al la apudloĝantoj por hejmenirado. Poste ĝi kondukas preter la Willy-Brandt-placo tra tunelo de sub la fervoja taluso kaj sur ponto de sur la fluegfoso en la Schiller-straton. Tie ĉi iam estis la Daberstedt-reduto de la Ĉirkaŭfortikaĵo de Erfurto, hodiaŭ la Urba parko.

Karakterizas la straton ankaŭ belaj arkadoj je la orienta flanko inter Juri-Gagarin-ringobulvardo kaj Willy-Brandt-placo. Ili estas longa 150 metrojn kaj etendiĝas de la Domo de la buroj norde ĝis la Erfurter Hof sude. Sub ili estas diversaj magazenoj, bakejoj kaj budoj.

Gravas hodiaŭ la strato precipe por la publika trafiko. Kvar tramlinioj cirkuladas tie ĉi, laŭkalkule po unu por 75 sekundoj. Krome ankaŭ pluraj buslinioj frekventas tie ĉi, sen paroli pri la multnombraj piedirantoj kaj biciklistoj, por kiuj la Bahnhof-strato estas la plej facila kaj rapida maniero forlasi la urbokernon suden.

Historio redakti

La Stacidoma strato mem estas multe pli maljuna ol la stacidomo. Jam en la 1510-a jaro ĝi menciitis kiel Agustus-strateto: nomdonintoj estis kaj la Augustus-pordego de la iama ĉirkaŭfortikaĵo kaj la Preĝejo de la kanonikoj aŭgustenanaj. Ĝia orienta brako estas la Schmidtsteder-strato kondukinta ĝis la Schmidtstedter-pordego. Tra ĝi oni forlasis la urbon en la direkto de Weimar. Tiu pordego ankaŭ jam ne ekzistas.

En 1847 venis la fervojo al Erfurto. Post translokigo de la trakoj sur digo (= parto de la iama ĉirkaŭfortikaĵo) en 1873 kaj la konstruo de ponto sur la nova fluegfoso (= iama foso de la ĉirkaŭfortikaĵo) la strato eksterniĝis suden kaj ekkondukis en la Schiller-straton.

En la 1870-a jaro ĝi estis alinomita Bahnhofstraße kaj ekde 1883 ekzistas tramvoja cirkulado sur ĝi. Inter 1933 kaj 1945 ĝi portis la nomon Adolf-Hitler-Straße.

Domoj kaj institucioj laŭlongaj redakti

La nun videbla surkonstruo estis farita grandparte inter 1880 und 1930 kaj konsistas el belaj magazenegoj konstruitaj dum la Periodo de spekulanto-kompanioj kaj en la Moderno.

Gravaj konstruaĵoj en la Bahnhof-strato estas respektive estis::