La Bajkala fokonerpo (Pusa sibirica), estas specio de senorela foko endemia de la lago Bajkalo en Siberio, Rusio. Kiel la Kaspia foko, ĝi estas rilata al la Arkta ringofoko. La Bajkala foko estas unu el la plej malgrandaj veraj fokoj kaj la nura nurnesalakva fokulaj specioj.[1] Ankaŭ subpopulacio de internaj Ordinaraj fokoj kiuj vivas en la regiono de la Hudsona Golfo de Kebekio, Kanado (Ordinaraj fokoj de la lac de loups marins), la Saimaa ringofoko (nome subspecio de ringofoko) kaj la Ladoga foko (nome subspecio de ringofoko) troviĝas en nesala akvo, sed tiuj estas parto de specioj kiuj havas ankaŭ marajn populaciojn.[1] Restas scienca mistero kiel la fokoj venis origine al la lago Bajkalo, je centoj da kilometroj el ajna oceano.

La Bajkala foko estas endemia de la lago Bajkalo.
Baikal Seal area.png
Arealo

La plej ĵusa ĉirkaŭkalkulo de la populacio estas 80,000-100,000 animaloj, ĉirkaŭ egale al la supozebla enhava kapablo de la lago.[2] Nune, la specio ne estas konsiderata minacata, spite ĉasadon (kaĵ laŭleĝa kaj neleĝa) kaj tre forta poluo de la lago.[2]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Randall R. Reeves, Brent S. Stewart, Phillip J. clapham, James A. Powell, "National Audubon Society Guide to the Marine Mammals of the World", Alfred A. Knopf publishing, New York, 2002
  2. 2,0 2,1 {{{assessors}}} (2016). Pusa sibiricaInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2017.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo.

Eksteraj ligiloj redakti