Bakado estas procezo de kuirado pere de seka varmo kiu ĝenerale fariĝas ene de forno. Ĝi konsistas el aplikado de varmo al nutraĵo sen perado de iu likvida elemento, kiel varma akvo aŭ simila.

Inter nutraĵoj komune estas bakitaj pano, biskvitoj, kukoj kaj dolĉaĵoj. Oftaj ingrediencoj estas gisto, dukarbonato; graso kaj oleo; ovo, lakto kaj sukero. Tiuj komponaĵoj miksiĝas por krei paston kiun poste oni lokigas en kaserolopleto por varmigi guin.

La fermentoj produktas gason, kiu restas ene de la interno de la pasto kaj faras ke tiu pligrandiĝu. La graso permesas ke la pastoj iĝu facile knedeblaj kaj ke la fina produkto estu pli mola.

Vidu ankaŭ redakti