Bakarato estas hazardludo per kartoj, inter bankiero kaj vetantoj (PIV). Ĝi estas ludata per ses paketoj de francaj kartoj (po 52 kartoj, tiel entute 312 kartoj). La bakarataj kartoj havas unukoloran dorsan flankon sen iu ajn signo. Oni uzas tri paketojn kun helroza kaj tri kun helblua koloro sur la dorso.

Bakarato

emblemo

vetludo
vdr

Celo de la ludo estas atingi 9 poentojn per du aŭ tri kartoj aŭ plejproksimiĝi al la 9 poentoj. La kalkulvaloro de la kartoj estas: aso unu poento, duo ĝis naŭo valoras du ĝis naŭ poentojn, deko kaj bildoj valoras nul poentojn. Se la kartoj donas la sumon dek aŭ pli, oni kalkulas nur la finan ciferon; t. e., se ludanto havas sep kaj kvin poentojn, tio estas (7 + 5 = 12) du poentoj; se ses plus kvar (6 + 4 = 10) tiam nul poentoj (tiu situacio nomiĝas „bakarato“).

Bakarato havas du ĉeftipojn kaj multajn subtipojn.