Bakisto

homo kiu profesie bakas kaj vendas panon

Bakisto estas la metiisto kies profesio estas baki panon, kukojn kaj aliajn bakaĵojn;[1] estas aplikebla ankaŭ la termino "panfaristo" aŭ "panvendisto", specife por la persono kiu krome vendas la panon kaj ties kromproduktojn.

Bakisto laborante ĉe platoj de panbuloj en moderna elektra forno.
Pentraĵo pri bavara panbakejo el 1825.

En la aktualo, la bakistoj kaj panvendistoj povas labori en diversaj medioj, ĉu kiel dungitoj, vendistoj, veraj bakistoj, aŭ posedantoj de la propra panbakejopanvendejo. La ĉefa diferenco inter tradiciaj bakistoj kaj nuntempaj bakistoj kuŝas sur la granda diferenco inter tradiciaj fornoj kiuj uzis energion el ligno kaj similaj brulaĵoj kaj la nuntempaj fornoj kiuj uzas elektron. Tio rezultas en grandaj ŝanĝoj por la bonfarto de la bakisto, la gusto de la pano, la kosto de la produktado ktp. Aliaj grandaj diferncoj estas en la diversaj bakosistemoj en la diversaj landoj.

Bakisto kiel familia nomo redakti

La nomo de tiu ĉi metiisto estas vasta familia nomo en multaj lingvoj, ekzemple:

Notoj redakti