ORBÁN Balázs (balaĵ orban) barono: estis hungara historiisto, etnografo, verkisto, politikisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1887) naskita la 3-an de februaro 1830 en Lengyelfalva, Hungario kaj mortinta la 19-an de aprilo 1890 en Budapeŝto.

Balázs Orbán
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1829 (1829-02-03)
en Polonița
Morto 19-an de aprilo 1890 (1890-04-19) (61-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater ELTE Faculty of Law vd
Partio Left Centre • Party of Independence and '48 • Independence Party • '48 Independence Party vd
Profesio
Okupo historiistopolitikistoverkisto vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Orbán lernis en la reformita kolegio de Székelyudvarhely, sed ne finis ĝin, ĉar vojaĝis kun siaj gepatroj en Konstantinopolon por ricevi la patran heredaĵon. Tiujn jarojn li uzis por ekkoni la landojn de la Mezoriento kaj Greklandon. Post la hungara revolucio de 1848 li elmigris en Londonon, insulon Jersey - kie li renkontiĝis kun Victor Hugo - kaj ekde 1855 en Konstantinopolon. En 1868 li loksidiĝis en Budapeŝto kaj ĝis sia morto li estis deputito en la parlamento kun sendependa programo. De la 60-aj jaroj li trairadis la Sikullandon. En sia ĉefverko li priskribas pli ol 500 urbojn kaj vilaĝojn, 80 fortikaĵruinojn ktp. Li faris ankaŭ fotojn, kiuj estis eldonitaj en 1993. Li estas entombita en Băile Seiche. Oni nomas lin "la plej granda sikulo".

Verkoj redakti

  • A Székelyföld leírása 1-6. (hungare) (La priskribo de la Sikullando). Pest, 1868-1873.[1]
  • A Székelyföld (hungare). (válogatás, selektaĵo), Europa Könyvkiadó Budapest, 1982.
  • Utazás Keleten 1-6., 1961.
  • Torda város és környéke, 1889.

Fonto redakti

Vidu ankaŭ redakti