Bal Gangadhar Tilak

Bal Gangadhar Tilak (aŭ Lokmanya Tilak, Pri tiu ĉi sono pronunciation; 23a de Julio 1856 – 1a de Aŭgusto 1920), naskiĝinta kiel Keshav Gangadhar Tilak, estis instruisto kaj aktivulo de la Hinda sendependiga movado. Li estis unu el la triopo de Lal Bal Pal.[1] Tilak estis la unua estro de la Hinda sendependiga movado. La britaj koloniaj aŭtoritatoj nomis lin "La patro de la hindia agitigo." Li estis ankaŭ kromnomita per la titolo "Lokmanja", kiu signifas "akceptita de la popolo (kiel ties estro)".[2] Mahatma Gandhi nomis lin "La faranto de moderna Barato".[3]

Bal Gangadhar Tilak
Persona informo
Naskonomo Keshav Gangadhar Tilak
Naskiĝo 23-an de julio 1856 (1856-07-23)
en Ratnagiri
Morto 1-an de septembro 1920 (1920-09-01) (64-jaraĝa)
en Mumbajo
Religio hinduismo vd
Lingvoj marataangla vd
Ŝtataneco Brita Hindio vd
Alma mater Government Law College, Mumbai • Elphinstone College • Deccan College Post-Graduate and Research Institute vd
Partio Barata Nacia Kongreso vd
Profesio
Okupo politikistofilozofoverkisto • revoluciulo • luktanto por libereco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Bal Gangadhar Tilak

Tilak estis unu el la unuaj kaj plej ardaj defendantoj de Swaraj ("mem-regado") kaj forta radikalulo en la barata konscio. Li estas konata pro sia citaĵo en marata: "Swaraj estas mia naskorajto kaj mi havos ĝin!". Li formis fortan aliancon kun multaj estroj de la Barata Nacia Kongreso kiel Bipin Chandra Pal, Lala Lajpat Rai, Sri Aŭrobindo, V. O. Chidambaram Pillai kaj Muhammad Ali Jinnah.

Notoj redakti

Bibliografio redakti

  • Ashalatha, A.; Koropath, Pradeep; Nambarathil, Saritha (2009). "6 – Indian National Movement" (PDF). Social Science: Standard VIII Part 1. Government of Kerala • Department of Education. State Council of Educational Research and Training (SCERT).
  • Tahmankar, D. V. (1956), Lokamany Tilak: Father of Indian Unrest and Maker of Modern India (1a eld.), John Murray