Balatonakali
Balatonakali estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo kaj konata somera banloko en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Balatonfüred.
Balatonakali | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8243 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 690 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 19 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 53′ N, 17° 45′ O (mapo)46.88366111111117.751Koordinatoj: 46° 53′ N, 17° 45′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 36,2 km² (3 620 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Balatonakali [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- Areo: 36 km²
- Loĝantaro: 740
- Poŝtkodo: 8243
- Telefonprefikso: 87
Situo redakti
La vilaĝo situas inter montoj kaj norda bordo de Balatono, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Székesfehérvár-Keszthely.
Historio redakti
Antaŭ la hungaroj romianoj loĝis tie. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. Katolika ordeno refondis la vilaĝon en 1807. La kampoj ĝis 1945 apartenis al la ordeno. La loĝantoj okupiĝas precipe pri vinkulturo. La vilaĝo apartenas al vinregiono de Balatonfüred-Csopak. El la vilaĝo iam havanta unusolan straton formiĝis elstara banloko. Dum somero pli ol 20000 da homoj ferias tie.