Balatonszőlős
Balatonszőlős [balatonsOlOŝ] estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en Distrikto Balatonfüred.
Balatonszőlős | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8230 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 655 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 51 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 58′ N, 17° 50′ O (mapo)46.9676517.827080555556Koordinatoj: 46° 58′ N, 17° 50′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 12,82 km² (1 282 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Balatonszőlős [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- Areo: 13 km²
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 46.9648/17.8244
- Loĝantaro: 520
- Poŝtkodo: 8230
- Telefonprefikso: 87
Situo redakti
Balatonszőlős situas sur mildaj deklivoj, laŭ flankovojoj. Balatono troviĝas 6, Balatonfüred 7, Balatonalmádi kaj Veszprém po 20 km.
Historio redakti
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. Antaŭ la hungaroj romianoj kaj avaroj vivis tie. La unua mencio devenis el 1339 en formo "Zeuleus". En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj vilaĝanoj. En 1959 kolĥozo nomata "Konkordo" formiĝis. La loĝantoj okupiĝas precipe pri vinkulturo. Vilaĝservoj estas vinodrinkejo, gastejo, migra poŝto.
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika preĝejo omaĝe al Nomo de Dipatrino
- Kalvinana preĝejo (Balatonszőlős), ankaŭ historia monumento
Famuloj redakti
- József Liszkay, kalvinana pastro naskiĝis en Balatonszőlős