Balatonudvari
Balatonudvari estas malgranda vilaĝeto kun titolo vinvilaĝo kaj somera banloko en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en Distrikto Balatonfüred.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 19 km²
- Loĝantaro: 350
- Poŝtkodo: 8242
- Telefonprefikso: 87
Situo redakti
Balatonudvari situas laŭ norda bordo de Balatono, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Székesfehérvár-Keszthely.
Historio redakti
La unua mencio devenis el 1093 en formo Oduory. Laŭ la nomo reĝaj servistoj loĝis tie. La kampoj longe apartenis al abatejo de Tihany. En 2005 la banloko atingis unuan lokon en konkurso Por Flora Hungario. La vilaĝo apartenas al vinregiono de Balatonfüred-Csopak.
En Balatonudvari poŝteto kaj migra poŝto servas.
Vidindaĵoj redakti
- romanika katolika Kirko Marteno de Tours (Balatonudvari) el la 13-a jarcento, en la 1840-aj jaroj ĝi klasikismiĝis
- tombejaj ŝtonoj koroformaj