Baldassare Galuppi

Baldassare GALUPPI (18a de oktobro 1706 - 3a de januaro 1785) estis venecia komponisto, naskiĝinta en la insulo Burano en la Respubliko Venecia. Li apartenis al generacio de komponistoj, kiel Christoph Willibald Gluck, Domenico Scarlatti, kaj C. P. E. Bach, kies verkoj estas simbolaj de la hegemonia "galanta stilo" kiu disvolviĝis en Eŭropo tra la 18a jarcento. Li atingis internacian sukceson, kaj pasigis tempoperiodojn de sia kariero en Vieno, Londono kaj Sankt-Peterburgo, sed lia ĉefa sidejo restis en Venecio, kie li atingis serion de gravaj nomumoj.

Baldassare Galuppi
Persona informo
Naskiĝo 18-an de oktobro 1706 (1706-10-18)
en Burano,  Venecia respubliko
Morto 3-an de januaro 1785 (1785-01-03) (78-jaraĝa)
en Venecio,  Venecia respubliko
Lingvoj itala
Ŝtataneco Venecia respubliko
Okupo
Okupo komponistoorgenistodirigento
vdr
Statuo de Galuppi en la ĉefa placo de Burano, nome Piazza Galuppi.

Komence de sia kariero Galuppi faris malgrandan sukceson en opera seria, sed el la 1740-aj jaroj, kun la dramaturgo kaj libretisto Carlo Goldoni, li famiĝis tra tuta Eŭropo pro siaj komediaj operoj en la noba stilo dramma giocoso. Por la venonta generacio de komponistoj, li estis konata kiel "la patro de la komedia opero". Ankaŭ kelkaj el liaj maturaj operserioj, por kiuj inter liaj libretistoj estis la poeto kaj dramaturgo Metastasio, estis tre popularaj.

Tra sia kariero Galuppi tenis funkciulajn postenojn ĉe bonfaraj kaj religiaj institucioj en Venecio, el kiuj la plej prestiĝaj estis kiel maestro di cappella en la kapelo de la Dux de Venecio en la Baziliko Sankta Marko.[1] En tiuj diversaj postenoj li komponis grandan kvanton de religia muziko. Li estis ankaŭ konsiderita kiel "virtuoso" muzikisto kaj komponisto por klavarinstrumentoj.

Dum la dua duono de la 19a jarcento, la muziko de Galuppi estis tro forgesita ekster Italio, kaj la invado de Venecio fare de Napoleono en 1797 rezultis en la fakto ke la manuskriptoj de Galuppi estis disvastigitaj tra tuta Okcidenta Eŭropo, kaj tro ofte ankaŭ detruitaj aŭ perditaj.[2] La nomo de Galuppi venis en la poemon de la angla poeto Robert Browning de 1855 nome "A Toccata of Galuppi's", sed tio ne multe helpis reteni la verkaron de la komponisto en la ĝenerala repertorio. Kelkaj el la verkoj de Galuppi estis foje luditaj 200 jarojn post lia morto, sed nur dum la lastaj jaroj de la 20a jarcento liaj komponoj estis etende revivigitaj en koncertoj kaj en registroj.

Notoj redakti

  1. Monson, Dale E. "Galuppi, Baldassare", Grove Music Online, Oxford Music Online, alirita la 22an de septembro 2019
  2. Burde, Ines (2008). Die venezianische Kirchenmusik von Baldassare Galuppi. Frankfurt am Main: Lang.

Bibliografio redakti

  • Burney, Charles (1789). A General History of Music. 4. London: Charles Burney. OCLC 83511874.
  • Burney, Charles (1771). The Present State of Music in France and Italy. London: T. Becket. OCLC 557488154.
  • Ritzarev, Marina (2006). Eighteenth-century Russian music. Aldershot: Ashgate. ISBN 0-7546-3466-3.
  • Caffi, Francesco (1854). Storia della musica sacra nella già cappella ducale di San Marco in Venezia dal 1318 al 1797. Venezia: Antonelli.
  • Burde, Ines (2008). .Die venezianische Kirchenmusik von Baldassare Galuppi. Frankfurt am Main: Lang.
  • Burde, Ines (2010). . Baldassare Galuppi und die Überlieferung seiner Kirchenmusikwerke in Dresden. Dresden: Seeman.
  • Eanes, Christopher (2011). . A historical analysis and performing edition of Baladassare Galuppi's C-minor Miserere for double treble chorus and orchestra. Los Angeles, California: University of Southern California.
  • Heartz, Daniel (2003). Music in European Capitals: the Galant Style, 1720–1780. New York: W. W. Norton.
  • Knop, Keith (2004). . From Venice to St. Petersburg and back again the sacred music of Baldassare Galuppi and the mutability of eighteenth-century style. Tallahassee, Florida: Florida State University.
  • Knop, Keith (2011). . Sacred music of Baldassare Galuppi in the context of eighteenth-century Venetian culture. Tallahassee, Florida: Florida State University.