Baldueno la 1-a (Konstantinopolo)

imperiestro de Konstantinopolo

Baldovino aŭ plej bone Baldueno la 1-a, aŭ Baldueno la 9-a Grafo de Flandrio, aŭ Baldueno la 6-a Grafo de Henegovio (Valenciennes, Francio, 1171 – Veliko Tarnovo, Bulgario, 1205), estis la unua imperiestro de la Latina imperio.

Baldueno la 1-a
latina imperiestro
Persona informo
Naskiĝo 1171
en Valenciennes
Morto 1205
en Veliko Tarnovo
Mortis per ekzekuto per dronigo vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj latina vd
Familio
Dinastio Flandra dinastio (Balduenoj) vd
Patro Baldueno la 5-a de Henegovio vd
Patrino Margaret I, Countess of Flanders vd
Gefratoj Yolanda of Flanders • Izabela de Henegovio • Henriko la 1-a de Konstantinopolo • Philip I of Namur vd
Edz(in)o Marie of Champagne vd
Infanoj Joan, Countess of Flanders • Margaret II, Countess of Flanders vd
Profesio
Okupo monarkoverkistoKrucisto vd
Grafo de Flandrio
Baldueno la 9-a
Dum 11941205
Antaŭulo Margareta la 1-a
Sekvanto Johana
Grafo de Henegovio
Baldueno la 6-a
Dum 11951205
Antaŭulo Baldueno la 5-a
Sekvanto Johana
Imperiestro de la Latina imperio
Baldueno la 1-a
Dum 12041205
Antaŭulo
Sekvanto Henriko
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis filo de Baldueno la 5-a, Grafo de Henegovio, kaj de Margaretha de Elzaco, Grafino de Flandrio.[1][2] Baldueno la 1-a estis aliancano de angla reĝa familio de la Plantaĝenetoj, kiu batalis flanke de Rikardo la 1-a de Anglio kontraŭ Filipo la 2-a de Francio.[3] Dum la Kvara krucmilito, kiu estis proponita de la papo Inocento la 3-a en 1198, Baldueno partoprenis en la instalado de la prolatina Aleksio la 4-a Angelo kiel imperiestro de Konstantinopolo en 1203. Post Aleksio kaj lia patro, Isaak la 2-a, estis elpostenigitaj en februaro 1204, la krucmilitistoj enpoviĝis kaj Baldueno, kun la helpo de Venecio, estis elektita guberniestro de nova latina ŝtato.[4] Li estis kronita imperiestro la 16an de majo 1204, en la preĝejo Hagia Sofia.[5] La papo, kvankam dekomence surprizita pro la rabado fare de la krucmilitistoj en Konstantinopolo perturbita ĉar oni ne konsultis lin pri la dispartigo de la imperio, rapide agnoskis la latinan imperiestron.[6] Eĉ liaj malamikoj agnoskis, ke Baldueno estis homo kuraĝa, pia kaj memkontrolita.[7]

Notoj redakti

  1. Gilberto de Mons, Ferdinand Arndt kaj Heinrich Pertz, 1869, p. 509
  2. Gilberto de Mons, Ferdinand Arndt kaj Heinrich Pertz, 1869, p. 518
  3. Potter, 2008, p. 75
  4. Nicolle, 2011, p. 22
  5. Sturdza, 1999, p. 488
  6. Dillon, 2005, p. 67
  7. Dillon, 2005, p. 67

Bibliografio redakti

  • Dillon, Charles Raymond (2005). Templar Knights and the Crusades (en angla). iUniverse. ISBN 0595349463.
  • Gilberto de Mons; Ferdinand Arndt, Wilhelm; Heinrich Pertz, Georg (1869), Gisleberti Chronicon Hanoniense (en latina), impensis bibliopolii Hahniani
  • Nicolle, David (2011). The Fourth Crusade 1202-04: The Betrayal of Byzantium (en angla). Osprey Publishing. ISBN 1849083193.
  • Potter, Philip J. (2008). Gothic kings of Britain: the lives of 31 medieval rulers, 1016-1399 (en angla). McFarland. ISBN 0786440384.
  • Sturdza, M. D. (1999). Dictionnaire Historique et Généalogique des Grandes Familles de Grèce, d'Albanie et de Constantinople (en franca) (2a eldono). Parizo.