Baleta dancisto estas dancisto kiu plenumadas baletojn.

La Sovetia Baletkompanio en 1949

Ballerina (itala por ina dancisto) estas titolo uzata por priskribi ĉefan inan profesian baleta danciston en granda kompanio.

Danseur (franca) aŭ ballerino (itala) estas la vira ekvivalenta titolo.

Kvankam la termino ballerina estas kutime uzata por ĉiu ina baleta dancisto, ĝi estas rango donita nur al la plej esceptaj inaj solistoj. La opera kantista ekvivalento estas deva. Proksimume, depende de la fonto, la rangoj por virinoj, de plej alta al plej malalta, estas:

  • Prima ballerina assoluta (itala "unua baletistino absoluta") - unua baletistino de la mondo
  • Prima ballerina (itala "unua baletistino"), première sujet (franca "unua dependanta") aŭ première danseuse (franca "unua dancisto") - unua baletistino de la teatro
  • Sujet (franca "dependanta")
  • Coryphée (franca "korifeo")
  • Corps de ballet (franca "korpo de baleto") - ano de korpo de baleto

Por viroj, la rangoj estas:

  • Premier danseur noble (franca "unua dancisto nobla")
  • Premier danseur (franca "unua dancisto")
  • Sujet
  • Coryphée
  • Corps de ballet

Prima ballerina assoluta redakti

La titolo aŭ rango prima ballerina assoluta estis originale kuraĝigita per la italaj baletestroj de la frua romantika baleta epoko kaj estis donata al baletistino kiu estis konsiderata al esti escepte talenta, pli supre ol la normo de la aliaj kondukantaj baletistinoj. La titolo estas tre malofte uzata nun kaj nunaj uzoj de ĝi estas kutime kiel agnosko de rimarkinda kariero kaj do nun ĝi estas kutime konsiderata kiel honoro anstataŭ aktiva rango.

La unua skribita uzo de la titolo kiel oficiala rango estis per la famekonata franca baletestro Marius Petipa, kiam li donis ĝin al la itala baletistino Pierina Legnani en 1894. Li konsideris ŝin al esti la plej bona en la tuta Eŭropo. Legnani plenumadis en la Sankt-Peterburga Imperia Baleto ekde 1893 ĝis 1901.

La dua baletistino al kiu estis donita la titolo estis Matilda Kŝesinskaja, vivinta en la sama tempo kiel Legnani. Petipa, tamen, ne konsentis ke ŝi devas teni la titolon; kvankam eksterordinara baletistino, ŝi ricevis la titolon unuavice por konservi la imperian prestiĝon.

La nur du baletistinoj kiuj teni la titolon prima ballerina assoluta en la Sovetunio estis Galina Ulanova kaj Maja Pliseckaja. En Sud-Afriko, la nura baletistino ricevita la titolon prima ballerina assoluta (1984) estis Phyllis Spira (1943-2008). Aliaj dancistoj havantaj la titolon estas inter aliaj Alicia Alonso el Kubo; Alicia Markova kaj Margot Fonteyn el Anglio; Eva Evdokimova el Germanio.

Ĝis nun neniu amerika baletistino tenis iam la rangon prima ballerina assoluta; Rudolf Nureev konsideris ke la baletistino Cynthia Gregory estas la nura amerika baletistino meritanta la titolon.

Anna Pavlova ne tenis la titolon, kvankam ŝi verŝajne estas la plej bone sciata baletistino en historio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti