Balga estas nomo de historia burgo kaj teŭtona setlejo ĉe la Vistula Laguno en la nuna distrikto Bagrationovsk de Kaliningrada provinco (antaŭ la Dua Mondmilito en Orienta Prusio).

Balga

burgo • rekonilo
Geografiaj informoj
Lando Rusio Rusio
Geografia situo 54° 33′ 9″ N, 19° 58′ 10″ O (mapo)54.552519.969444444444Koordinatoj: 54° 33′ 9″ N, 19° 58′ 10″ O (mapo)
Balga (Kaliningrada provinco)
Balga (Kaliningrada provinco)
DEC
Balga
Balga
Situo de Balga
Map
Konstruita 1250
vdr
Nuna stato de la burgo

Historio redakti

En 1238 la ordeno de germanaj kavaliroj konkeris la prusan burgon Balga, kie en la sekva jaro konstruis novan kastelon. Balga ekde 1250 estis sidejo de komandorlando, kiu etendiĝis al sud-oriento ĝis Johannisburg kaj Lyck. La komandoroj de Balga plenumis samtempe la oficon de vokto de Natangio. Pro sia situo (akva transporto) Balga ne estis konkerita dum la praprusaj ribeloj. En la jaro 1253 tra Balgo al Sambio iris ekspedicio de ĉeĥa reĝo Přemysl Otakar la 2-a. Samtempe oni finis konstrui novan kastelon dediĉitan al la konvento. Komence de la 14-a jarcento al la konstruaĵo estis aldonita antaŭkastelo. En la 17-a jarcento la burgo estis malkonstruita, kaj la materialon oni uzis por konstrui fortikaĵon en Pillau.

Nuntempo redakti

Nuntempe Balga estas neloĝata. Post la burgo restis malkovritaj fundamentoj kaj ruina antaŭkastelo, parte rekonstruita antaŭ la Dua Mondmilito. Apud la ruinoj troviĝis restaĵoj de la preĝejo s-ta Nikolao el la 14-a jc. kun konservitaj ĉirkaŭmuroj kaj portalo dekorita per ŝtonoj portitaj el la Sankta Lando kaj restaĵoj de murpentraĵoj.

La paroĥa preĝejo en Balga antaŭ 1525 apartenis al la dekanujo Braunsberg.

Personaĵoj redakti

Kelkaj komandoroj de Balga iĝis poste altaj majstroj de la ordeno de germanaj kavaliroj, interalie Winrich von Kniprode kaj Ulrich von Jungingen.

Galerio redakti