La Balia Lingvo estas Okcident-malajopolinezia lingvo parolatata de 3.9 milionoj da homoj (en 2001) sur la Indonezia insulo Balio, kaj ankaŭ norda Nusa Penida, okcidenta Lombok kaj orienta Javo.[1] Plejo da parolantoj de la balia ankaŭ scipovas la indonezian lingvon.

Balia lingvo
Basa Bali
lingvo • moderna lingvo
Malayo-Sumbawan
Regiono Balio, Nusa Penida, Lombok kaj Javo, Indonezio
Parolantoj 3,9 milionoj (de 2 001)
Skribo Latina, Balia
Lingvistika klasifiko
Aŭstronezia
Malajo-polinezia
Balio-sasaka lingvo
Balia
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 ban
  ISO 639-3 ban
  Glottolog bali1278
Angla nomo Balinese
Franca nomo balinais
vdr

La kavia lingvo estas parenca sacerdota lingvo.

Balia lingvo

Klasifiko redakti

La balia lingvo estas parto de la austronezia lingva familio, kaj estas proksime parenca al la sasaka kaj la sumbaŭa lingvoj.

Fonologio redakti

Vokaloj redakti

Antaŭa Centra Dorsa
Alta
(ferma)
i u
Meza e ə o
Malalta
(aperta)
a

Konsonantoj redakti

Bilabialo
(dulipa)
Alveolaro
(alveola)
Palatalo
(palata)
Velaro
(vela)
Glotalo
(glota)
Halto
afrikato
Senvoĉa p t k ʔ
Voĉa b d ɡ
Frikativo
(frota)
s h
Nazalo
(naza)
m n ɲ ŋ
Lateralo
(flanka)
l
Trilo r
Duonvokalo w j

Gramatiko redakti

Reĝistroj (ĝenroj) redakti

Balia lingvo havas malsamajn registrojn dependantajn sur la interrilato kaj statuso de la interparolantoj: malalta (basa ketah), mezo (basa madia), kaj alta (basa singgih). Basa singgih enhavas multajn pruntvortojn de Sanskrito kaj Java lingvo.

Skribsistemo redakti

La balia lingvo estas skribata per du malsamaj skribsistemoj:

Balia skribsistemo redakti

 
Bazaj signoj de la Balia lingva skribsistemo

La Balia skribsistemo (Carakan) estas abugido, kiu devenas finfine de la Brāhmī skribsistemo de Barato. La plej fruaj konataj surskriboj datiĝas de la 11-a jarcento p.K.

Hodiaŭ nemultaj homoj estas familiaraj kun la Balia lingva skribsistemo.[2]

Latina alfabeto redakti

Lernejoj en Balio hodiaŭ instruas formon de la Latina alfabeto, nomata Tulisan Bali, por skribi la balian lingvon.[3]

Piednotoj redakti

  1. Ethnologue.
  2. Omniglot.
  3. La Baliaj Lingvoj, far Fred B. Eiseman, Jr Arkivigite je 2012-03-31 per la retarkivo Wayback Machine - Bali Vision

Referencoj redakti

  • . Omniglot. Alirita 2007-03-07.
  • Gordon, Raymond G., Jr. (ed.) - Gordon, Raymond G., Jr. (ed.). (2005) “Bali - Balio”, Ethnologue: Languages of the World, Fifteenth edition - Ethnologue: Lingvoj de la Mondo, Dek-kvina redakcio. Dallas, Tex.: SIL International - SIL internacia.

Aliaj projektoj redakti