Balikpapan estas urbo de Indonezio. Ĝi situas sur la insulo Borneo, en la provinco Orienta Kalimantano. Balikpapan estas centro por nafto kun petrolrafinejo. Du marhavenoj kaj flughavenoj estas la plej gravaj trafikaj centroj. Laŭ stato de la jaro 2011 la urbo havis 639 031 loĝantojn, kaj laŭ nombro de urbanoj estas la dua plej granda urbo de la provinco, post la provinca ĉefurbo Samarinda.

Balikpapan
urbo de Indonezio

Blazono

Blazono
Devizo: Manuntung
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 598 043  (2015) [+]
Loĝdenso 1 135 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 1° 9′ S, 116° 54′ O (mapo)-1.1488888888889116.90305555556Koordinatoj: 1° 9′ S, 116° 54′ O (mapo) [+]
Alto 0 m [+]
Areo 527 km² (52 700 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Balikpapan (Indonezio)
Balikpapan (Indonezio)
DEC
Balikpapan
Balikpapan
Situo de Balikpapan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Balikpapan [+]
vdr
Panorama Teluk Balikpapan

Historio redakti

La Batalo de Balikpapan estis la fina etapo de la Operaco Hobojo, nome Kampanjo de Borneo de 1945 en la Dua Mondmilito. La surterigoj okazis la 1an de julio 1945. La Aŭstralia 7a Divizio,[1] komponita de la 18a, 21a kaj 25a Infanteriaj Brigadoj, kun trupoj de Reĝa Armeo de Nederlanda Hindio, faris amfibian surterigon, kodnome Operaco Dua Hobojo kelkajn mejlojn norde de Balikpapan. La surterigoj estis antaŭitaj de forta bombado fare de aeraj kaj mararmeaj aŭstraliaj kaj usonaj fortoj. La japanoj estis nombre superitaj kaj surpafitaj, sed kiel ĉe aliaj bataloj en la Pacifika Fronto, multaj el ili luktis ĝis la morto.

Referencoj redakti

  1. Video: Allies Invade Balikpapan etc. (1945). Universal Newsreel. 1945. Alirita la 17an de februaro, 2019.

Eksteraj ligiloj redakti

 
urbocentra fontano dumnokte
 
la situo ene de la provinco pli detale
 
la urba plaĝo Manggar