Balin, artura kavaliro, frato de Balan.

Balin
fikcia homo
Informoj
Sekso vira
Gefratoj Balan
vdr

Maljuste enkarcerigite pro la morto de kuzo, Balin estis liberigata ĉirkaŭ la tempo kiam la Damo de Avalon sendis junulinon al la artura kortego portante sub sia jupo glavon kiun nur virta kavaliro povus elingigi. Reĝo Arturo kaj multaj aliaj malsukcesis. Balin petis, ke li penu: la junulino unue rezistis, pro ke Balin ĵus liberiĝis de karcero, sed fine konsentis, kaj Balin sukcesis, tiel pruvante sian senkulpon. Li retenis la glavon malgraŭ la protestoj de la junulino. Tial li akiris la moknomon "la kavaliro kun du glavoj".

Laŭ pluraj versioj de la Arturaj legendoj, post iomete da tempo la Damo de la Lago alvenis. Ŝi deziris venĝon kontraŭ Balin, kiu mortigis ŝian fraton, kaj petis la kapon aŭ de Balin kiel pago por Excalibur, aŭ de junulino kiu kaŭzis la morton de sia patrino. Arturo rifuzis. Balin mem senkapigis la Damon, dirante ke pro ŝi lia patrino estis ŝtiparumita. Arturo ekzilis Balin de la kortego sed Merlin poste eksplikis ke la Damo estas fakte perfidulino kiu koleris kontraŭ sia frato, kiu estis bona kavaliro, kiu mortigis ŝian amanton. Merlin ankaŭ sugestis, ke la glavo forprenita de Balin portis malbenon. Dume alia Artura kavaliro klopodis venĝi la morton de la Damo sed Balin mortigis lin. Subite alvenis la amanto de la Damo kaj pro malĝojego li ĵetis sin sur la glavon de la ĵus mortigita kavaliro.

Balin kaj Balan kuniĝis kaj planis reakiri la favoron de Arturo per kapti ties malamikon Reĝo Rience. Rande de sia robo Rience havis la barbojn de dek unu reĝoj kaj li deziris aldoni tiun de Arturo. Balin kaj Balan sukcesis, sed antaŭ ol tio aperis nano kiu lamentis la mortojn de la Damo de la Lago kaj de la kavaliro, kaj anoncis, ke la frato de la kavaliro petos venĝon. Tiam ankaŭ aperis Merlin kiu profetis ke, pro la morto de la Damo, Balin faros la plej Malĝojan Frapon iam ajn faritan de homoj, krom nur la frapo kiu trapikis la flankon de Kristo.

Balin helpis Arturon venki dek du ribelajn reĝojn, inkl. la fraton de Rience. Poste li ekiris por venĝi kavaliron kiu estis vojaĝinta sub lia protekto kaj mortigita de nevidebla kavaliro. La malbonulo estis fakte la frato de Pellam, la gardisto de la Sankta Gralo, kaj Balin mortigis lin dum festeno en la kastelo de Pellam. Tuj tiu deziris venĝon sed Balin kaptis la lancon de Longino (t.e. la lanco kiu trapikis la flankon de Kristo) kaj pikegis Pellam. Pro la frapo, la lumboj de Pellam malfekundiĝis (ili estis la "Waste Land" kiu donas la titolon de la poemo de T. S. Eliot) kaj la kastelo de Pellam disfalis sur la kapojn de Balin kaj Pellam.

Merlin alvenis kaj elfosis Balin de la ruino. Post pluraj aventuroj Balin atingis kastelon kie li devis batali kontraŭ la gardanto. Tiu estis fakte Balan mem, kiu kontraŭvole akiris la postenon per mortigo de la antaŭa gardinto. La du fratoj ne rekonis unu la alian kaj ambaŭ mortige vundiĝis: Balin mortis plurajn horojn post sia frato.

Merlin metis la glavon forprenitan de la junulino en ŝtonblokon, el kiu Galahad elprenis ĝin komence de la serĉo de la Sankta Gralo.