La Balkana Ligo (aŭ alianco) estis militara kaj politika alianco inter Serbio, Bulgario, Grekio kaj Montenegro, ekfunkciante en 1912 kontraŭ la Osmana Imperio. Ĝia nomo estas bulgare Балкански съюз, serbe Балкански савез, greke Βαλκανική Συμμαχία.

Balkana Ligo
milita alianco
Komenco 13-a de marto 1912 vd
vdr

La unua Balkana Ligo funkciis en 1866–68, kaj gvidis ĝin Miĥaelo la 3-a (Miĥail Obrenoviĉ), serba princo. Membroj de la ligo estis la serba, rumana, montenegra kaj greka registaro kaj unu bulgara revolucia organizo. Ili volis forpremi la turkojn el la Balkana duoninsulo, kaj unuigi la sudslavojn en unu ŝtato. La ligo planis organizitan atakon kontraŭ la turkoj, sed murdo de la princo Miĥaelo (10-an de junio 1868) detruis la ideojn kaj la ligon.

La duan ligon instigis malvenko de Turkio en 1911 fare de la italoj. La alianciĝon apogis la Rusa Imperio, baldaŭ komenciĝis la balkanaj militoj.