Balthasar GÉRARD (nederlande Balthasar GERARDS; * ĉ. 1557 en Vuillafans en Franĉkonteo; † 14-a de julio 1584 en Delft) estis la murdinto de Vilhelmo de Oranĝo.

Balthasar Gérard
Persona informo
Balthazar Gérard
Naskiĝo 30-an de novembro 1556 (1556-11-30)
en Vuillafans
Morto 14-an de julio 1584 (1584-07-14) (27-jaraĝa)
en Delft
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per torturo vd
Ŝtataneco Hispana Imperio vd
Alma mater University of Dole vd
Profesio
Okupo juristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gérard prenis, kiel fanatika katoliko, la de pluraj monaĥoj kaj eĉ de Aleksandro de Parma aprobitan planon, murdi Vilhelmon de Oranĝo. Li sub la nomo Franz Guion dungiĝis kaj hipokritis egan malamon kontraŭ la katolikoj, sed murdis Vilhelmon je la 10-a de julio 1584 sur la ŝtuparo de lia palaco en Delft per tri pistolpafoj.

Je la 14-a de julio 1584 li estis kvaronumita; Reĝo Filipo la 2-a tamen nobeligis la tutan familion de la murdanto kaj donis al ili la posedaĵojn de la Oranĝoj en Franĉkonteo.

Kuglotruoj en la muro de la Prinsenhof
Detalfoto de la kuglotruoj en la muro