Baltimore (Irlando)

Baltimore (irlande: Dún na Séad – burgo de la juveloj) estas unu el la plej sudaj lokoj en Irlando. Ĝi estas malgranda havenurbo sudokcidente de Skibbereen en la graflando Cork. La angligita nomo devenas de la irlanda Baile an Tí Mhóir (loko de la granda domo) kaj rilatas al la burgo de la familio O'Driscoll. La klano, kies nomo devenas de Ó hEidirsceoil regis la regionon. Baltimoron rabatakis la 20an de junio 1631 alĝeriaj korsaroj. Pli ol 100 loĝantoj estis sklavigitaj.

Baltimoro en la irlanda provinco Cork (2005)
La baltimora bujo

Vizitinda estas la lumturo en la haveno, konstruita de la brita registaro post la irlanda rebelo de 1798. Ĝi nomiĝas „Baltimore Beacon“ (“Baltimora bujo”) aŭ „la virino de Lot“. En la haveno albordiĝas la pramo al Schull (aŭ Skull) sur la duoninsulo de Mizen, kiu ankaŭ ligas la urbon kun la Sherkin Insulo kaj Cape Clear Insulo. Tuj apud la albordejo sur la insulo Sherkin oni vidas la ruinon de franciskana monaĥejo el la 15a jarcento.

Literaturo redakti

  • Des Ekin: The Stolen Village – Baltimore and the Barbary Pirates. The O'Brien Press, Dublin 2006. ISBN 978-0-86278-955-8
  • Peter Harbison: Guide to National and Historic Monuments of Ireland. 3. Aufl. Gill & Macmillan Publ., Dublin 1992, ISBN 0-7171-3239-0. S. 60

Eksteraj ligiloj redakti

51.483037-9.373471