Balustrado (el la franca: balustrade) estas vico da balustroj kun supra breto, ĉe la rando de teraso, balkono kaj similaj. Ĝi estas ankaŭ analoga bariloapogilo, starigita por eviti defalon. [1]

Laŭ Francisko Azorín balustrado estas Vico da balustroj kunfiksitaj de la ekstremoj, servanta kiel barilo ĉe teraso, balkono, ŝtuparo k.c.[2] Kaj li indikas etimologion el greka balaystion kaj latina balaustium, nome propra nomo de la granatarba floro.[3]

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2005
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 30.
  3. Azorín, samloke.