Bambi, vivo en la arbaro

Bambi, vivo en la arbaro (origina titolo: Bambi, ein Leben im Walde) estas romano aperinta en 1923, verkita de la aŭstria verkisto Felix Salten, kiu temas pri la vivo de kapreolo.

Bambi
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Felix Salten
Lingvoj
Lingvo aŭstra-germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1923
Ĝenro fantasto • serie eldonita fikcio • porinfana literaturo
vdr

La siaepoke tre populara libro inspiris la animacian filmon "Bambi", kiun en 1942 produktigis Walt Disney. La filmo gajnis eĉ multe pli da famo ol la libro. Krome ekde la jaro 1949 ĝi estis la oficiala nomo de la germana kina premio Bambi.

Intrigo redakti

Bambi estas kapreolo de speco ruĝa cervo, naskita en la arbaroj de la Alpoj ĉe Aŭstrio. La komenco de la libro akompanas lin kiel cervido, kiam li renkontas aliajn cervojn same kiel diversajn bestojn kiel strigo kaj kuniklo, kiuj fariĝas sian plej bonajn amikojn. Bambi renkontas cervinon samaĝan, nomatan Flina, kaj enamiĝas al ŝi. Kune ili renkontas maljunan kaj saĝan cervon priskribitan kiel specon de Zen-instruisto. Bambi ankaŭ lernas sin gardi kontraŭ "li", tio estas, la homo kiu kunportas morton kaj danĝerojn.

Post granda ĉasado fare de la homoj, en kiu multaj bestoj estas senvivigitaj kaj ankaŭ el la amikoj de Bambi, specife lia patrino, la intrigo de la libro saltas al la maturecprocezon de Bambi. Li fariĝas solemulo kaj sekvas la paŝojn de la maljuna cervo, kiu gvidas lin laŭ la vojoj de la mondo. Li forlasas siajn maljunajn amikojn kaj Plina kaj moviĝas al alia parto de la arbaro. La libro finiĝas kun la renkontiĝo de la pli maljuna Bambi kun paro de junaj cervoj, speco de fermita cirklo por lia renkontiĝo kun la maljuna cervo kiam li estis juna.

Ricevo redakti

Bambi estis ĝojis grandan popularecon post ĝia publikigo, iĝante "libro-de-la-monato" vendante 650,000 ekzemplerojn en Usono antaŭ 1942. Tamen, ĝi poste estis malpermesita en Nazia Germanio en 1936 kiel "politika alegorio pri la traktado de judoj en Eŭropo." Multaj kopioj de la romano estis bruligitaj, igante originajn unuajn eldonojn maloftaj kaj malfacile troveblaj.

"La leganto sentas profunde kaj ekscite la teruron kaj angoron de la ĉasita, la trompon kaj kruelecon de la sovaĝulo, la pacienco kaj sindonemo de la patrino al siaj idoj, la furiozo de rivaloj en amo, la graco kaj soleco de la grandaj princoj de la arbaro. En vortbildoj, kiuj foje estas spirhaltigaj, la aŭtoro desegnas la arbaron en ĉiuj siaj humoroj - frapita en frenezon de ŝtormoj, aŭ blanka kaj silenta sub neĝo, aŭ flustranta kaj kantanta al si je tagiĝo." - Louise Long, Dallas Morning News, 30-a oktobro 1938

Liberalaj kritikistoj argumentis ke Bambi estas unu el la unuaj mediaj naturkonservadaj romanoj.

Vidu ankaŭ redakti