La Banda maro estas maro ĉe la Molukoj de Indonezio, teknike inter la Hinda Oceano kaj la Pacifika Oceano sed separate el tiuj de centoj da insuloj same kiel de la Halmahera kaj de la Cerama maroj. Ĝi estas ĉirkaŭ 1000 km el oriento al okcidento, kaj ĉirkaŭ 500 km el nordo al sudo.

Banda maro
maro • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

AkvejoPacifiko

Koordinatoj5° 21′ 51″ S, 127° 12′ 42″ O (mapo)-5.3640888888889127.21152777778Koordinatoj: 5° 21′ 51″ S, 127° 12′ 42″ O (mapo)
Areo470 000 km² (47 000 000 ha) [+]
Map
Banda maro
Vikimedia Komunejo:  Banda Sea [+]
vdr
Situo de la Banda maro ene de Sudorienta Azio.

Etendo redakti

La Internacia Hidrografia Organizo (IHO) difinas la Bandan maron kiel unu el la akvoj de la Orientindia Arkipelago. La IHO difinas ties limojn jene:[1]

Norde La Sudaj limoj de la Moluka maro (sic) kaj de la okcidentaj kaj sudaj limoj de la Cerama maro.

Oriente. El Tg Borang, la norda pinto de Noehoe Tjoet [Kai Besar], tra tiu insulo al ties suda pinto, de tie linio al plej nordorienta pinto de Fordata, tra tiu insulo kaj tra la plej nordorienta pinto de Larat, Tanimbaroj (7° 06′ S 131° 55′ O / 7.100 °S, 131.917 °O / -7.100; 131.917 (mapo)), laŭ la orienta marbordo de la insulo Jamdena [Yamdena] al ties suda pinto, de tie tra Anggarmasa al la norda pinto de Selaroe kaj tra tiu insulo al Tg Aro Oesoe ties suda pinto (8° 21′ S 130° 45′ O / 8.350 °S, 130.750 °O / -8.350; 130.750 (mapo)).

Sude. Linio el Tanjong Aro Oesoe, tra Sermata al Tanjong Njadora la sudorienta pinto de Lakov [Lakor, sic] (8° 16′ S 128° 14′ O / 8.267 °S, 128.233 °O / -8.267; 128.233 (mapo)) laŭlonge de la sudaj marbordoj de Lakov [Lakor], Moa kaj Leti al Tanjong Toet Pateh, la okcidenta pinto de Leti, de tie linio al Tanjong Sevirava la orienta pinto de Timoro kaj laŭlonge de la norda marbordo tiom for kiom ĝis la 125a meridiano oriente.

Okcidente. El pinto en la norda marbordo de Timoro en 125° Oriente ĝis tiu meridiano al Insulo Alor, de tie ĉirkaŭ la orienta pinto kaj laŭlonge de la nordaj marbordoj de la insuloj Alor, Pantar, Lomblen kaj Adoenara kaj de tie tra la norda fino de la Floresa Markolo al Tanjong Serbete nome orienta pinto de Flores, de tie linio el ties norda pinto (8° 04′ S 122° 52′ O / 8.067 °S, 122.867 °O / -8.067; 122.867 (mapo)) al insulo Kalaotoa Island (7° 24′ S 121° 52′ O / 7.400 °S, 121.867 °O / -7.400; 121.867 (mapo)) kaj tra la ĉeno de insuloj kuŝantaj inter ĝi kaj la suda pinto de Pulo Salajar, tra ti insulo kaj tra la Markolo al Tanjong Lassa, Sulaveso (5° 37′ S 120° 28′ O / 5.617 °S, 120.467 °O / -5.617; 120.467 (mapo)), kaj de tie laŭlonge de la suda limo de la Golfo Boni kaj al la orienta marbordo de Sulaveso al Tanjong Botok (1° 04′ S 123° 19′ O / 1.067 °S, 123.317 °O / -1.067; 123.317 (mapo)).

Referencoj redakti

  1. Limits of Oceans and Seas, 3rd edition. International Hydrographic Organization (1953). Arkivita el la originalo je 2011-10-08. Alirita 7a Februaro 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-10-08. Alirita 2012-12-16.

Literaturo redakti

  • Ponder, H. W. (1944) In Javanese waters; some sidelights on a few of the countless lovely, little known islands scattered over the Banda sea & some glimpses of their strange & stormy history London, Seeley, Service & Co. ltd.
  • Patrick D. Nunn(1994) Oceanic Islands Oxford, Great Britain, Blackwell

6° S 127° O / 6 °S, 127 °O / -6; 127 (mapo)