Bando estas ne tre bone difinita termino por grupo de homoj, kiuj kuniras aŭ kunagas. Ofte la vorto havas malŝatan konotacion (asociadon), kaj ĝi estas uzata en ne tro pozitiva senco por rilati al socie ne akceptataj grupoj: krimula bando, terorisma bando.

Oni aplikas la vorton ankaŭ en pozitiva senco al muzikistaro: muzika bando. Tiu povas esti blovinstrumenta bando, kiu ludas ofte liberaere kaj prefere marŝmuzikon; alia formo estas muzikistaro de almenaŭ tri personoj, kiuj ludas ĵazon, rokmuzikon ktp.

Etimologie, ĝi devenas de la ĝermana "band" (grupo), kiu siavice devenas de band (bendo), per kio ekzemple militista grupo distingiĝis.

Vidu ankaŭ redakti