Bangladeŝa Sendependeca Tago

La Bangladeŝa Sendependeca Tago (bengale স্বাধীনতা দিবস Ŝadhinôta Dibôs), nome la 26a de marto, estas nacia ferio. Ĝi rememoras la landan deklaron de sedependeco de Bangladeŝo el Pakistano en la finaj horoj de la 25a de marto 1971 fare de la "Patro de la Lando" nome Bongobondhu Ŝejĥo Mujibur Rahman antaŭ li estis arestita de fortoj de Pakistano.[1]

Jatijo Sriti Shoudho ĉe Savar, omaĝo al la martiroj de Bangladeŝa Sendependiga Milito.

Celebroj redakti

 
Celebrado kun Bangladeŝa Flago.

La Sendependeca Tago estas ofte asociata kun paradoj, politikaj paroladoj, foiroj, koncertoj, ceremonioj kaj variaj aliaj publikaj kaj privataj eventoj celebrante la historion kaj tradiciojn de Bangladeŝo. TV kaj radiaj stacioj elsendas specialajn programojn kaj patriotajn kantojn en honoro de la Sendependeca Tago. Ĝenerale, oni pafas 31 kanonpafojn matene. La ĉefaj stratoj estas ornamataj pere de naciaj flagoj. Diversaj politikaj partioj kaj sociekonomiaj organizoj entreprenas programojn por marki la tagon per taŭga maniero, inklude omaĝojn al la Jatijo Smriti Soudho, nome nacia memorejo en Savar ĉe Dako.

Referencoj redakti

  1. "Bangladesh profile - Timeline". Kontrolita 27a de Marto 2015.