Banjo-Kazooie [banĝo-kazui] estas platforma videoludo elpensita kaj kreita de Rare por Nintendo 64.

Banjo-Kazooie

Logo de Banjo-Kazooie

Logo de Banjo-Kazooie
Disvolvo Rare Ltd.
Eldoninto Nintendo
Muziko Grant Kirkhope
Dato de lanĉo Nintendo 64 :

Usono : 29-a de junio 1998 Eŭropo : 17-a de julio 1998 Aŭstralio : 24-a de julio 1998 Japanio : 6-a de decembro 1998 Xbox 360 (Xbox Live Arcade) : Usono : 3-a de decembro 2008 Eŭropo : 3-a de decembro 2008 Aŭstralio : 3-a de decembro 2008 Japanio : 3-a de decembro 2008

Serio Banjo-Kazooie
Sekvita de Banjo-Tooie
Platformo Nintendo 64
Ĝenro Platforma
Ludomaniero unuludanta videoludo
Regilo Nintendo 64 controller
PEGI-klasifiko PEGI 3
ESRB-klasifiko Everyone (Ĉiuj)
vdr

Ĝi unue estis lanĉita en la 29-a de junio 1998 en Usono kaj en la 17-a de julio 1998 en Eŭropo, kaj poste relanĉita kiel ludo de Xbox Live Arcade por Xbox 360 en la 3-a de decembro 2008.

Banjo-Kazooie estas la unua ludo de la serio "Banjo-Kazooie".

La historio centriĝas pri la klopodoj de Banjo kaj Kazooie por halti Gruntilda kiu planas interŝanĝi sian belecon kun la fratino de Banjo, Tooty.

La ludo enhavas naŭ mondojn en kiuj la ludanto devas sukcesi plurajn defiojn kiel solvi puzlojn, salti super obstaklojn, kolekti objektojn, kaj venki malamikojn.