La bantengo estas orientalisa specio el la genro Bos (bovoj). Ĝi estas sovaĝa bovo kaj vivas en la marĉaj areoj de Orient-Barato, Borneo, Javo, kaj Sumatro. Ĝi altas ĉeŝultre 1,5 m, la korpo estas malgranda kaj larĝa, la kornoj estas forte kurbiĝantaj. La koloro varias de la griza ĝis la malhelbruna; la koloro malhelas nur ĉirkaŭ la buŝo kaj subventre. Ĝi estas hejmigebla en junaĝo. Oni povas ĝin sukcese kruci per hejma bovo, la idoj iĝos idproduktemaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bantengo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Bovedoj Bovidae
Subfamilio: Bovenoj Bovinae
Genro: Bovo Bos
Specio: B. javanicus
Bos javanicus
d'Alton, 1823
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti