Barato en la Somera Olimpiko 1900

sporta delegacio

La barata, oficiale brite hindia teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1900 en Parizo havis 1 sportiston. Tiu partoprenis en 1 fako. Flagtenanto de la barata, oficiale brite hindia teamo estis Norman Pritchard. La sportisto atingis 2 arĝentajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 19-an rangon. La du arĝentajn medalojn en 200-metra kuro kaj 200-metra hurdo-kuro gajnis la laŭ familia deveno brita sportisto Norman Pritchard, tiam 25-jara, el la urbo Kolkato en la tiutempa kolonio brita Hindio (nun Barato).

Norman Pritchard, tiam 25-jara, el Kolkato gajnis du arĝentajn medalojn en 200-metra kuro kaj 200-metra hurdo-kuro[1]
Brita Hindio en la Somera Olimpiko 1900
Somera Olimpiko 1900 en Parizo
Flagtenanto:  Norman Pritchard
Sportistoj 1 en 1 fako
Medaloj
rango: 19
Oro
0
Arĝento
2
Bronzo
0
Sume
2
vdr

Cetere la Barata Olimpika Asocio provizore fondiĝis nur post la olimpiko de 1920 (la dua en kiu partoprenis barata teamo) kaj oficialiĝis en 1927, do en 1900 kompreneble ankoraŭ ne ludis rolon.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Pri la juna Norman Pritchard ekzistas nur unu senespere malkvalita bildo. Tial jen bildo, eĉ kolora, el 1926: li en 1905 translokiĝis de Kolkato al Britio, kaj poste plu al Holivudo, kie li iĝis la unua olimpikano kiu ricevis aktoran famon en sensonaj filmoj. La jena bildo estas el kolora filmafiŝo de 1926.