Barbara (franca kantistino)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Barbara

Barbara (naskonome: Monique Serf) (naskiĝis la 9-an de junio 1930 en Parizo, mortis la 24-an de novembro 1997 en Neuilly-sur-Seine) estis franca kantistino.

Barbara
Persona informo
Naskonomo Monique Andrée Serf
Aliaj nomoj Barbara
Naskiĝo 9-an de junio 1930 (1930-06-09)
en 17-a arondismento de Parizo
Morto 24-an de novembro 1997 (1997-11-24) (67-jaraĝa)
en Neuilly-sur-Seine
Mortokialo kardivaskulsistema malsano
Tombo Pariza tombejo de Bagneux
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo filmaktoro • kantaŭtorokantisto • poeto • diskografa artisto
vdr

Ŝia patro mortis en Nantes en 1949 (kion ŝi prikantis en kanzono Nantes). Ŝia patro originis el Alzaco, kaj ŝia patrino originis el Moldavio, ambaŭ gepatroj estis moderaj judoj.

Ŝi pene komencis kantistan karieron en 1950, kaj ekfaris sian lokon en la kantmedio en 1955. De 1964 ĝis 1968, ŝi progresis en la medio kaj ŝi famiĝis per:

  • Göttingen (Göttingen)
  • Ma plus belle histoire d'amour c'est vous (Mia plej bela "am-historio" estas vi)
  • Nantes (Nanto)
  • Dis quand reviendras-tu ? (diru, kiam vi revenos?)
  • Une petite cantate (kantateto)
  • Mon enfance (mia infanaĝo)
  • La dame brune (la bruna virino)
  • l'aigle noir (La Nigra aglo)
  • Ne me quitte pas de Jacques Brel

Rete legebla en Esperanto redakti

Ne inter la plej konataj, sed inter ŝiaj plej belaj kanzonoj:

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti