Barna Horváth

hungara advokato, politikisto

Barna Horváth [horvAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horváth Barna estis hungara juristo, profesoro, politikisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1945).

Barna Horváth
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aŭgusto 1896 (1896-08-25)
en Budapeŝto
Morto 3-an de marto 1973 (1973-03-03) (76-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco HungarioUsono
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo politikistojuristofilozofosociologo
vdr

Barna Horváth [1] naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1896 en Budapeŝto. Li mortis la 3-an de marto 1973 en Novjorko.

Biografio redakti

Barna Horváth ricevis diplomon pri juro en 1920 en Universitato Pázmány Péter en Budapeŝto. Li habilitiĝis en 1925 en Szeged, poste samloke li ekinstruis. En 1927 li plulernis en Vieno, poste en Budapeŝto li daŭris la instruadon, fine li studvojaĝis en Parizo kaj Londono. Inter 1940-1944 li instruis en Universitato Kolozsvár. Ekde 1945 li aktive politikadis en Budapeŝto kontraŭ la komunistoj, tial en 1948 li forlasis la landon kaj li vivis kaj instruis en Usono. Li estis gastoprofesoro en Zuriko en 1948 kaj 1964, en Vieno kaj Okcidenta Berlino en 1962, en Freiburg en 1964, en Kopenhago en 1966.

Verkaro (elekto) redakti

  • Az erkölcsi norma természete (1926)
  • Bevezetés a jogtudományba (Enkonduko al la jurscienco), (1932)
  • Rechtssoziologie (1934)
  • Angol jogelmélet (Angla juroteorio), (1943)
  • A magyar közjog kis tükre (1953)
  • Probleme der Rechtssoziologie (1971)

Fontoj redakti