Barna Kováts [kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kováts Barna estis hungara-aŭstra komponisto, klasika gitaristo, muziklerneja kaj altlerneja instruisto.

Barna Kováts
Barna Kováts
Barna Kováts
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aŭgusto 1920 (1920-08-24)
en Budapeŝto
Morto 23-an de novembro 2005 (2005-11-23) (85-jaraĝa)
en Salcburgo
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo gitaristo • muzikinstruisto • komponisto
vdr

Barna Kováts [1] naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1920 en Budapeŝto, li mortis la 23-an de novembro 2005 en Salzburg.

Biografio redakti

Barna Kováts estis plejparte memlernanto pri gitarmuziko. Dum la gimnaziaj jaroj ekde 1938 li ricevis muzikajn taskojn en la Hungara Radio. En la fruaj 1940-aj jaroj li lernis muzikon en muziklernejo de László Lajtha kaj Endre Szervánszky, sed lia gitarista modelo estis Andrés Segovia. Tiutempe li komencis komponadi. En 1946 li estis porokaza gitaristo en Nacia Teatro (Budapeŝto) kaj Gaja Teatro. Post 2 jaroj li aliĝis al ĝermo de Pupteatro (Budapeŝto), kie lia tasko estis muziki por ĉiuj instrumentoj. Tiutempe li ankaŭ instruis en muziklernejo kaj daŭre estis aŭdebla en la Hungara Radio. Dum la Hungara revolucio de 1956 li disidis al Francio, inter 1957-1959 li vivis en Venezuelo. En 1959 li ekloĝis en Vieno, li intense donis koncertojn en diversaj eŭropaj landoj. Inter 1961 kaj 1989 li instruis en Mozarteum en Salcburgo, poste li emeritiĝis. Lia koncerta kariero finiĝis post morto de lia edzino en 1972.

Elektitaj libroj redakti

  • Régi zene gitárra (1955, germane Musik der Vorklassik für Gitarre, 2003)
  • Gitárról – zeneszerzőknek. Gyakorlati útmutatások a gitár szólisztikus használatához (1956)
  • Gitáriskola I. (1956)
  • Rövid darabok gitártanulóknak (1980)
  • Leichte Übungen und Spielstücke (1981)
  • Fingerübungen für eine systematische Ausbildung der Gitarre-Spieltechnik (1991)

Elektitaj komponaĵoj redakti

  • Sonatina (por hobojo kaj gitaro)
  • Adagio (por hobojo, 1949)
  • Népek dalai (por kantisto kaj blovorkestro, 1954)
  • Concerto gitárra és kamarazenekarra (1963)
  • Ütik a rézdobot (por gitaro)
  • Nocturne rhapsodique
  • Minutenstücke

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti