La BARRISON-fratinoj estis malpudora vodevila ensemblo, kiu ludadis en Usono kaj Eŭropo de ĉirkaŭ 1890 al 1910, reklamata kiel La Plej Malvirtaj Knabinoj en la Mondo.

La Barrison-fratinoj, ĉirkaŭ 1890, malkaŝante katidojn sub siaj jupoj.

Lona, Sophia, Inger, Olga kaj Gertrude Barrison estas efektivaj fratinoj (multaj de la "fratinaj" ensembloj vodevilaj ne estis) de dana aŭ dana-usona deveno. Oni diras, ke ili kantis en altaj fajfetaj voĉoj, kaj dancis kun meza kapablo. Ili akiris fifamecon, tamen, per genia uzado de double entendre (duobla signifo) sur scenejo.

En sia plej fama prezentaĵo la fratinoj dancis, levante siajn jupojn iomete super siajn genuojn, kaj demandis la spektantaron, "Would you like to see my pussy?" (tradukebla kial "Ĉu vi ŝatus vidi mian piĉon?") Kiam ili estis logintaj la spektantaron en entuziazman jesadon, ili levis siajn jupojn, malkaŝante, ke ĉiu junulino surhavis pantalonojn memfaritan, kiu havis vivantan malgrandan katon fiksitan sur la forkiĝo. (En la angla lingvo, la vorto "pussy" signifas "piĉo" kaj ankaŭ "katinjo".)

Simila prezentaĵo estis poste uzata de La Machinson-Fratinoj

Eksteraj ligiloj redakti