Bartholomäus Holzhauser

Bartholomäus HOLZHAUSER (naskiĝinta en la 24-a de aŭgusto 1613 en Laugna, mortinta en la 20-a de majo 1658 en Bingen) estis germana teologo kaj fondinto de institucio porklerikula.

Bartholomäus Holzhauser
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aŭgusto 1613 (1613-08-24)
en Laugna
Morto 1-an de januaro 1658 (1658-01-01) (44-jaraĝa)
en Bingen am Rhein
Tombo Basilica of St. Martin, Bingen am Rhein
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo pastro
vdr

Vivo redakti

La filo de ŝufaristo frekventis la jezuitan gimnazion en Neuburg an der Donau kaj ekstudentis ĉe la universitato de Ingolstadt. Tie li doktoriĝis pri filozofio en 1636 kaj promociiĝis al licentiatus theologiae en 1640. En 1639 li ricevis la pastran ordinon samloke.

En 1640-42 Holzhauser estis kanoniko kaj dekano de la kolegio den Tittmoning kie li responsis pri la komunuma spirita vivo. En 1642 li lokitis al St. Johann (Tirolo) kies kirko havis kvazaŭ rangon de katedralo. En la tiea paroĥeja domo Holzhauser fondis lernejon latinan, flegis kun la komunumanoj la ludon de edifaj teatraĵoj kaj donacis malavare siajn havaĵojn al almozpetantoj. En 1655 Johann Philipp von Schönborn, ĉefepiskopo de Majenco kaj episkopo de Würzburg, transdonis al Holzhauser la paroĥon Bingen. La profesia vervo de Holzhauser en misioj en la permilite ankaŭ spirite dezertigita regiono influis multajn kaj liaj samtempuloj substrekis lian mistikulan kaj viziulan talentojn.

Post la Tridekjara milito redakti

Baldaŭ post la Tridekjara milito - dum la milito li aktivis i.a. en Salcburgo ĉe Paris von Lodron - li prezentis planon ĉerpantan el doktrinoj de Sankta Aŭgusteno, Karlo Borromeo kaj Vincento de Paul: fondo de insitucio de nemonakejaj klerikuloj pretaj kunvivi en paroĥejo sub monakejsimilaj kondiĉoj. Tiel la pastra idealo pli bone kaj pli sekure realigatu. En la Episkopujo Chiemsee sed ankaŭ en la diocezoj de Eichstätt kaj Freising li trovis interesiĝantojn. Lia chiemsee-a episkopa moŝto Johann Christoph von Liechtenstein spronis lin permesante starigon de unua tia domo en Tittmoning. Tuj venis aliaj filioj ankaŭ ekstere de la tiamaj landlimoj de Bavario. En 1653/54 iĝis eĉ Bartolomeana Seminario en Würzburg. La statutoj de la societo Instituts der in Gemeinschaft lebenden Weltpriester - kiuj pro ilia komuna vivo simple nomitis komunistoj (!) - ricevis papan aprobon en 1680.

Sed la klerisma etoso de la 18-a jarcento malhelpis la floron de tia societo kaj en la kuro de la sekularigo komence de la 19-a jarcento la institucioj malfonditis fare de la bavara registaro. Postaj provoj revivigi la tuton fiaskis.

Verkoj (elekto) redakti

  • Constitutiones cum exercitiis clericorum, 1662
  • Tractatus de humilitate, 1663
  • Synopsis instituti, 1684
  • Interpretatio Apocalypsis usque ad cap. 15,5 (1784)
  • Visiones, 1797

Literaturo redakti

  • Joseph May: Bartholomäus Holzhauser, Pfarrer und Dekan von Bingen – Ein Wiederhersteller des kirchlichen Lebens (Festschrift zum 300. Geburtstag), Pennrich, Bingen, 1913
  • Friedrich Ritter von Lama: „Deutschland wach auf!“ Die berühmte prophetische Bußpredigt des heiligmässigen Binger Dekans Bartholomäus Holzhauser (1613–1658) an Deutschland. Wiesbaden 1953
  • Michael Arneth: Bartholomäus Holzhauser und sein Weltpriestertum. In: Geist und Leben 31 (1958), Nr. 4, S. 27–292
  • Michael Arneth: Seelsorge am Seelsorger: Bartholomäus Holzhauser, 1613–1658. Leben und Werk Burghard, Trier, 1993. ISBN 3-930161-01-X
  • Magdalena S. Gmehling: Geführt durch Gottes Geist. Bartholomäus Holzhauser – eine Lichtgestalt. Fe-Medienverlag, Kisslegg 2013
  • Biografio ĉe NDB

Eksteraj ligiloj redakti