Bartje (Barĉjo) estas la ĉefrolulo el la libroj de la nederlanda verkisto Anne de Vries. Li estas knabo kiu grandiĝis en povra hubula familio el la provinco Drento kaj kiu iom post iom malpli volis submetiĝi al sia sorto.

Bartje
fikciulo
Informoj
Sekso vira
vdr
Bronza statuo de Bartje

Anstataŭ agi kiel sia patro kiu estis farmlaboristo Bartje volis iri al la vasta mondo. Tamen la sorto decidis alie, post kiam Bartje laboris dum kelkaj jaroj kiel servisto li, post la morto de sia patro, ekhavis la zorgon pri sia familio.

Fama diraĵo de Bartje estas "Ik bid niet veur brune bonen, nooit, nooit, nooit" (Mi ne preĝas por brunaj fazeoloj, neniam, neniam, neniam).

Televida serio redakti

Bartje fariĝis amata simbolo por la provinco Drento. Estis televida serio pri li en 1972 kun ripeto en 2004. La filmo havis nelderlandlingvajn subtekstojn ĉar la aktoroj parolis en la dialekto de Drento.

Vidu ankaŭ redakti