Bartolomeo Maranta

Bartolomeo MARANTA (1500-1571) estis itala kuracisto, mineralogo, beletristo kaj botanikisto.

Bartholomaeus Marantha Venusinus
(1500-1571)
medicus Italicus
medicus Italicus
Persona informo
Naskiĝo 1500
en Venosa,  Italio
Morto 24-a de marto 1571
en Molfetta,  Italio
Lingvoj italalatina
Alma mater Botanika Ĝiardino de Napolo, Universitato de Napolo
Okupo
Okupo botanikistokuracisto
vdr

Vivo redakti

Li naskiĝis en Venosa, en Suditalio, verŝajne en la jaro 1500.

Li estis lernanto de Luca Ghini, unua konservanto de la Botanika Ĝiardeno de Pizo, kaj okupiĝis cefe pri la kuracaj proprecoj de la plantaro. Li perfektiĝis en siaj vojaĝoj kaj super ĉio en la Botanika Ĝardeno de Napolo ĉe Gian Vincenzo Pinelli. Li estis pli konata pro sia partopreno en la "Historia naturalis" de Ferrante Imperato ol ĝustadire siaj skribaĵoj.[1]

En 1559, li kompilis la verkon "Methodi cognoscendorum simplicium", en kiu li organizis la botanikan farmakologion pere de la nomenklaturo, identigo de la specioj kaj ties medicinaj proprecoj. Li estis privata kuracisto de Vespasiano la 1-a Gonzaga (1531-1591), Duko de Mantovo kaj la itala humanisto Baldassarre Castiglione (1478-1529). Li interŝanĝis korespondaĵon kun multaj el siaj samtempuloj Gabriele Fallopio, Ulisse Aldrovandi kaj Pietro Andrea Mattioli.

Li mortis en Molfetta la 24-an de marto 1571.

Verkaro redakti

 
Ilustraĵo de Ferrante Imperato en sia verko: Dell'Historia Naturale (Napolo, 1599)

Kuriozaĵoj redakti

Lineo nomis genron de plantoj Maranta honore de Bartolomeo Maranta.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti