Bartovice estas eksa municipo kaj nuntempa loka parto de ostrava urba parto Radvanice kaj Bartovice en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 2 007 loĝantoj (2021).

Bartovice
germane Bartelsdorf, pole Bartowice
municipa parto
Strato Šenovská en Bartovice, en fono fabriko ArcelorMittal Ostrava
Oficiala nomo: Bartovice
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Municipo Ostrava
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de Radvanice kaj Bartovice
Baseno Ostrava baseno
Fervojstacio Ostrava-Bartovice
 - fervojlinio n-ro 321
Tipo de parto Loka parto
Rivero Lučina
Situo Bartovice
 - koordinatoj 49° 47′ 34″ N 18° 21′ 01″ O / 49.79278 °N, 18.35028 °O / 49.79278; 18.35028 (mapo)
Unua skribmencio 1305
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo de Bartovice enkadre de Ĉeĥio
Situo de Bartovice enkadre de Ĉeĥio
Situo de Bartovice enkadre de Ĉeĥio
Bartovice enkadre de Moraviasilezia regiono
Bartovice enkadre de Moraviasilezia regiono
Bartovice enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Bartovice
Portalo pri Ostrava
La municipa sigelilo (1734)
La municipa sigelilo (1820)

Historio redakti

La plej malnovan skriban mencion pri ĝi ni trovos en kunskribo de dekonaĵo de vroclava episkopujo el la jaro 1305. Ĉi tie ĝi estas indikita en aspekto Bertoltowitz. En la jaro 1411 Jeŝek Kornic vendis Bartovicon (ĉi tie enskribita kiel Bartelsdorf) al Ondro el Tworków. Per tio ĝi fariĝis parto de polaostrava senjorujo, kaj nome ĝis duono de la 17-a jarcento. En la jaro 1738 Jan Maxmilián Bohuslav Skrbenský z Hřiště vendis Bartovicon kaj Radvanicon al František Skrbenský el Hřiště. Per tio ambaŭ municipoj fariĝis partoj de šenova senjorujo ĝis la ajro 1848. Plejparte agrikulturan karakteron de la municipo komence de la 20-a jarcento iom post iom perdiĝis influe de industria produktado en ĉirkaŭaĵo. Ekde la 1-a de januaro 1960 Bartovice estis aligita al Ostrava.

Antaŭ ĉi tiea gastejo Na jaščurce mortis en la jaro 1895 bienista helpanto Bardoň. Tiu ĉi evento inspiris Petr Bezruč-on por verki poemon Maryčka Magdon. La municipo estis dum la dua mondmilito liberigita fare de Ruĝa Armeo la 2-an de majo 1945.

Vidu ankaŭ redakti