Basadingen-Schlattingen

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Schlattingen (stacidomo).

Basadingen-Schlattingen estas komunumo de la distrikto Frauenfeld (ĝis la 31-a de decembro 2010 de la distrikto Diessenhofen) de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 1 679 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro modeste kreskis al 1 685 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Basadingen-Schlattingen
Blazono de Basadingen-Schlattingen
Preĝejo de Schlattingen
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Frauenfeld
Geografia situo CH1903: 698495 / 280382 (mapo)47.6666666666678.75Koordinatoj: 47° 40′ N, 8° 45′ O; CH1903: 698495 / 280382 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1685
Areo 15,7 km²
Alteco 410 m super marnivelo
Poŝtkodo 8254
Komunumkodo 4536
Mapo de Basadingen-Schlattingen
vdr

Geografio redakti

Schlattingen situas sude de la urbeto Diessenhofen en monteta kamparo inter la valoj de Rejno kaj Turo. Basadingen-Schlattingen konsistas el la municipoj Basadingen kaj Schlattingen.

Najbaraj komunumoj redakti

La najbaraj komunumoj de Basadingen-Schlattingen estas en nordo la urbeto Diessenhofen, en okcidento Schlatt, en sudo Truttikon kaj Waltalingen (ambaŭ Kantono Zuriko) kaj en okcidento Unterstammheim (Kantono Zuriko).

Trafiko redakti

Schlatt situas ĉe la trajnlinio de Ŝafhaŭzo al Stein ĉe Rejno.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Basadingen datiĝas el la jaro 761 kiel Pasnandingas. Schlattingen estis menciita la unua fojon 23-an de aprilo 897 kiel Slatingaro ankaŭ sur donacdokumento al Monaĥejo Sankt-Galo. En mezepoko diversaj monaĥejoj inter kiuj Monaĥejo Sankt-Galo kaj Monaĥejo Rejnaŭo estis bienposedantoj en Basadingen kaj Schlattingen.

La hodiaŭa komunumo estiĝis 1999 per la kunfandigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Basadingen kaj Schlattingen.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti