BasavaBasavanna estis hindia 12a-jarcenta politikisto, filozofo, poeto, lingaĝata sanktulo en la Ŝivo-fokusita Bhaktia movado, kaj Hindua ŝivisto[1] sociala reformisto dum la regado de Ĉalukja/Kalaĉurio. Basava estis aktiva dum la regado de ambaŭ dinastioj sed atingis sian pinton de influo dum la regado de la reĝo Bijĝala la 2-a en Karnatako, Barato .[2][3][4]

Basava
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1134 (1134-01-01)
en Basavan Bagewadi
Morto 1-an de januaro 1196 (1196-01-01) (62-jaraĝa)
en Kudalasangama
Religio Lingamismo vd
Loĝloko Karnatako vd
Profesio
Okupo poeto • filozofoŝtatreprezentanto • religiestro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Basavan etendis socian konscion pere de sia poezio, populare konata kiel Vaĉanaa. Basava malakceptis genran aŭ socian diskriminacion, supersticojn kaj ritarojn[5] sed enkondukis la ligitecon Iŝtalinga, kun la bildo de Ŝiva Liṅga,[6] por ĉiu persono senkonsidere al la propra nasko, por esti konstanta memoro de la propra "bhakti" (devoteco) al Ŝiva. Kiel ĉefministro de sia regno, li enkondukis novajn publikajn instituciojn kiel la Anubhava Mantapa (aŭ, la "halo de spirita sperto"),[7] kiu bonvenigis kaj virojn kaj virinojn el ĉiuj soci-ekonomiaj fonoj por studoj de spiritaj kaj ĉimondaj aferoj de la vivo, malferme.[8]

La tradiciaj legendoj kaj hagiografiaj tekstoj asertas, ke Basava estis la fondinto de la Lingaĝatoj. Tamen, moderna fakularo fidante sur historia pruvaro kiel la Kalaĉuria surskribaĵoj asertas, ke Basava estis la poeta filozofo kiu revivigis, rafinis kaj energiigis jam ekzistantan tradicion.[2][5][9] La Basavarajadevara Ragale (13 el 25 sekcioj estas disponeblaj) de la Kannada poeto Harihara (ĉirkaŭ 1180) estas la plej frua disponebla rakonto pri la vivo de la sociala reformisto kaj estas konsiderata grava ĉar la aŭtoro estis preskaŭ samtempa de sia protagonisto.[10] Kompleta rakonto de la vivo kaj ideoj de Basava estas rakontata en la 13-a-jarcento religia Telugua teksto, nome la Basava Purana de Palkuriki Somanatha.[11]

Referencoj redakti

  1. Jestice, Phyllis G.. (2004) Holy People of the World: A Cross-cultural Encyclopedia (angle). ABC-CLIO, p. 107. ISBN 978-1-57607-355-1.
  2. 2,0 2,1 Basava Encyclopædia Britannica (2012), Citaĵo: "Basava, (flourished 12th century, South India), Hindu religious reformer, teacher, theologian, and administrator of the royal treasury of the Kalachuri-dynasty king Bijjala I (reigned 1156–67)."
  3. A. K. Ramanujan. (1973) Speaking of Śiva. Penguin, p. [htt://archive.org/details/sakingofiva0000rama/e/175 175]–177. ISBN 978-0-14-044270-0.
  4. Gene Roghair. (2014) Siva's Warriors: The Basava Purana of Palkuriki Somanatha. Princeton University Press, p. 11–14. ISBN 978-1-4008-6090-6.
  5. 5,0 5,1 Carl Olson (2007), The Many Colors of Hinduism: A Thematic-historical Introduction, Rutgers University Press, (ISBN 978-0813540689), pp. 239–240
  6. Fredrick Bunce (2010), Hindu deities, demi-gods, godlings, demons, and heroes, (ISBN 9788124601457), p. 983
  7. Jan Peter Schouten (1995), Revolution of the Mystics: On the Social Aspects of Vīraśaivism, Motilal Banarsidass, ISBN 978-8120812383, p. 4
  8. SK Das (2005), A History of Indian Literature, 500–1399: From Courtly to the Popular, Sahitya Akademi, ISBN 978-8126021710, p. 163
  9. Edward Rice (1982), A History of Kannada Literature, Asian Educational Services, ISBN 978-8120600638, pp. 52–53
  10. Shiva Prakash (1997), p. 179
  11. Velchuri Rao kaj Gene Roghair (2014), Siva's Warriors: The Basava Purana of Palkuriki Somanatha, Princeton University Press, (ISBN 978-0691604879), pp. 1–14

Literaturo redakti

  • Speaking of Siva, de A. K. Ramanujan. Penguin. 1973. ISBN 978-0-14044-270-0
  • Shiva Prakash, H.S. (1997). "Kannada". En Ayyappapanicker (eld.). Medieval Indian Literature:An Anthology. Sahitya Akademi. ISBN 978-81-260-0365-5.